Kiel verdokoridorojverdozonoj teritoria kaj pejzaĝa planadoj nomas koherajn, ne surkonstruitajn terenojn, kiuj ili deklaras al biotoporeto por la daŭra apartigo disde koloniaj areoj.[1]

Verdokoridoro kaj plurfamiliaj loĝodomoj en Berlino

En ĉiutaga lingvo kaj en la planado de liberaj spacoj „verdokoridoro“ nomiĝas plejparte longeca ne-surkonstruita, ofte parkeca tereno ene de surkonstruitaj areoj. Verdokoridoro povas kaj devas precipe alpreni unu aŭ plurajn funkciojn gravajn por la medio, ekz. kiel biotopo, kiel antaŭranga kaj protekta areo por la novformiĝo de grundakvo, kiel senkonstruaĵa areo por la ekesto de freŝa resp. malvarma aero.

Regionaj verdokoridoroj en Germanujo redakti

Regionale Grünzüge (Regionaj verdokoridoroj) nomiĝas grandareaj, fendoformaj, ĉefe naturecaj liberaj areoj en urbaj aglomeraĵoj, kiuj krome estas uzataj ankaŭ auch zusätzlich terkulture kaj arbarekonomie, sed ankaŭ povas enteni parkojn aŭ sportejon. Tiaj verdokoridoroj devas eviti la kunkreskadon de koloniaj areoj de certaj komunumoj aŭ komunumaj partoj kaj celas kiel klasika instrumento por la rezervado kaj protektado de liberaj areoj, kiuj transpasas la komunumajn landlimojn.[2][3]

Historio redakti

La malvolvo de la plana instrumento verdokoridoro lige liĝiĝas kun la ideo aperinta fine de la 19a jarcento pri verdozono, kiu fermu urban regionon eksteren, kaj kun la ideo pri ĝardenurbo de Ebenezer Howard, kiu intencis la disvolvon de novaj koloniaj kernoj apartigitaj per terkulture uzataj areoj, kiuj estu aranĝotaj ĉirkaŭ kernurbo. Verdozonoj ekestis ekzemple en Vieno en la jaro 1905 kaj en Berlino, kie la Ligo Grand-Berlino ekzistanta inter 1912 kaj 1920 ricevis la taskon, akiri areojn sen surkonstruaĵoj kaj daŭre sekurigi ilin.

Unuafoje kiel teritorioplanajn instrumentojn en 1966 la Regiona Ligo Ruhr fiksis en sia regiona disvolvoplano.[4] En 1978 la Planregiono Bavara Malsupra Majno konstatis en sia regiona plano, ke verdozonoj estas eroj de la kolonia strukturo. Sekve la planinstrumento verdozono eniĝis en germanaj leĝoj pri teritoria planado kaj naturprotekto kaj sur ferderacia kaj sur federaciera nivelo.

Ekzemploj redakti

En la Ruhr-Regiono jam la Regiona Ligo Ruhr jam ekde 1923 rezervis al si plurajn nordsuden pasajn regionajn verdokoridorojn per aĉeto de terenoj, kiun ĝi tenis sen novaj surkonstruaĵoj, por eviti diskoloniadon de la tereno kaj la kunkreskado de la unuopaj urboj. Jure tio sekuriĝis en la regiona disvolvoplano de 1966.[5] Kadre de la IBA Emscherpark tiuj ĉi verdokoridoroj estis interligataj ankaŭ en orientokcidentan direkton je la Emscher Landschaftspark.

La Regiona Parko Rejn-Majno interligas verdozonon de Frankfurto ĉe Majno ĉirkaŭantan la urbon kaj la liniajn verdokoridorojn libertenatajn de surkonstruo, etendiĝaj en la urboregionon, tiel ke ekestas reto da senkonstruaĵaj areoj, kiuj strukturas la surkonstruon, protektas biotopareojn kaj klimate gravajn kampojn kaj estas uzeblaj por la ripozumo.

Fonto redakti

Tiu-ĉi artikolo estas parta tradukaĵo de la samtema artikolo de:Grünzug en la germanlingva Wikipädie

Literaturo redakti

  • Klaus Dieter Bürklein: Grünzüge/Grünzäsur. En: Handwörterbuch der Raumordnung. 3a eldono, Akademie für Raumforschung und Landesplanung, Hanovro 1995, pj. 446–448, ISBN 3-88838-507-5
  • Rob H. G. Jongman: Ecological networks and greenways: concept, design, implementation. Cambridge University Press, Kembriĝo 2004, ISBN 0-521-82776-0
  • Österreichisches Institut für Raumplanung (eld.): Freiflächenschutz in Stadtregionen. Österreichische Raumordnungskonferenz, Vieno 2001, ISBN 3-85186-067-5

Referencoj redakti

  1. commin.org: Grünzug und Grünzäsur. Arkivita el la originalo je 2012-04-27. Alirita 2017-03-23.
  2. Klaus-Jürgen Evert, 2001: Lexikon: Landschafts- und Stadtplanung. Band 6, Verlag Birkhäuser, ISBN 3540679081, ISBN 9783540679080
  3. Heidi Sinning, 2003: Kommunikative Planung: Leistungsfähigkeit und Grenzen am Beispiel nachhaltiger Freiraumpolitik in Stadtregionen, VS Verlag, ISBN 3810038865, ISBN 9783810038869
  4. Siedlungsverband Ruhrkohlenbezirk (eld.): Gebietsentwicklungsplan / Siedlungsverband Ruhrkohlenbezirk : 1966. Zeichner. Darst. Textl. Darst. Erläuterungsbericht (= Schriftenreihe Siedlungsverband Ruhrkohlenbezirk. Nr. 5). Deutscher Gemeindeverl. / Kohlhammer, Kolonjo 1967.
  5. Siedlungsverband Ruhrkohlenbezirk (eld.): Gebietsentwicklungsplan / Siedlungsverband Ruhrkohlenbezirk : 1966. Zeichner. Darst. Textl. Darst. Erläuterungsbericht (= Schriftenreihe Siedlungsverband Ruhrkohlenbezirk. Nr. 5). Deutscher Gemeindeverl. / Kohlhammer, Kolonjo 1967.

Vidu ankaŭ redakti