Veritas vos liberabit

Veritas vos liberabit (latine) estas malfrua versio de la originala diraĵo: Veritas liberabit vos, kiu signifas: "La vero liberigos vin".

"Veritas vos liberabit" en la diplomiĝlibro de 1890 de Johns Hopkins Universitato.

La origino de la proverbo estas en la Evangelio de Johano (8:32), kaj ĝi reflektas la kristanan kredon pri la graveco de konfeso kiel trankviligo por la konscienco de la kredanto. La proverbo fariĝis la devizo de la Ordeno de la Hospitalistoj dum la Krucmilitoj.

Nuntempe ĉi tiu diraĵo fariĝis ofta diraĵo en plej multaj anglalingvaj landoj, ne nepre en la religia kunteksto, sed kiel rimedo por trankviligi la animon aŭ konsciencon de homo, kiu portas kun si iun sekreton, kiu subpremas lin kaj interrompas la rutinon de lia vivo.

Konsiderante la gravecon, kiun akademiularo donas al la malkovro de vero, la proverbo fariĝis la moto de signifa nombro da akademiaj institucioj tra la okcidenta mondo. Interalie ĉi tio estas la devizo de la Kalifornia Instituto pri Teknologio, la Universitato Johns Hopkins en Baltimoro, la Universitato de Portlando, ĉiuj en Usono, kaj ankaŭ de la Universitato de Frajburgo, Germanio.

eksteraj ligoj redakti