Vertikala kultivado

(Alidirektita el Vertikala farmo)


Vertikala kultivado estas koncepta formo de agrikulturo, planita por enurbaj specialaj turdomoj[1]. Oni pensas, ke tiu teknologio povus provizi tutjare fruktojn, vegetaĵojn, fiŝojn kaj aliajn agrikulturaĵojn por la urbanoj. Ĝi funkcius kiel vitrodomo kaj oni en ĝi reuzus la materialojn kaj ne uzus agrotoksaĵojn. Avantaĝoj de la koncepto estas la eliminado de la eksteraj cirkonstancoj (sekego, malbona vetero, troa pluvo ks.), proksima produktejo por la urbanoj (tiel la transportaj kostoj estas malgrandaj), neuzo de pesticidoj, herbicidoj ks.

Ĉefe Dickson Despommier, profesoro ĉe Columbia University en Novjorko ellaboris kaj propagas [2] la koncepton depost 1999.

Aspekto de vertikala konstruaĵo redakti

La vertikala konstruaĵo estus alta je almenaŭ 200 metroj, kaj havus inter 30 kaj 40 etaĝojn. Ĝi ebligus produktadon de po 5 m² - ĝis 30-oblan superan al la nuna agrokulturo. Ĝi kreskigus fruktojn kaj legomojn, bredus kokidojn kaj havus ovo-produktadon.

Referencoj redakti

  1. (angla) Walsh, B., Vertical Farming Arkivigite je 2013-08-26 per la retarkivo Wayback Machine [arkivo]. Time magazine, la 11-an de Decembro 2008.
  2. Noto : sen esti la inventisto aŭ forĝisto de la termino - kune kun la studentoj pri lia kurso de medicina ekologio en 1999.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti