Veturilproduktado de Hungario

ŜarĝaŭtojRedakti

En la fabriko Wagon és Gépgyár (en Győr) oni produktis en 1946 la 3-tun(liverkapala)ajn ŝarĝaŭtojn Rába Super, pli poste oni produktis (kun MÁVAG) la 5-tunajn Buldog. Baldaŭ aperis la 6-tuna Buldog, kiu povis tiri eĉ 4-tunan postparton. Ĝi havis 105-ĈP-an motoron.

Post la komunisma puĉo en 1948, oni ĉesigis la ŝarĝautan produktadon en Győr kaj oni planis novan produktejon en Szigetszentmiklós.

Csepel Autógyár (Ĉepela Aŭtoprodukta Fabriko) estis fondita la 19-an de novembro 1949 (Csepel Autógyár Nemzeti Válalat). Ĝi akiris komence produktajn rajtojn de la benzina kaj dizela ŝarĝaŭto Stexr D380. La unuan prototipon muntis la fabrikoj Csepel, Rába kaj Ikarus per multaj originalaj eroj.

La unua dizelmotoro pretiĝis je la 21-a de decembro 1949, la unua ŝarĝaŭto Ĉepel (Ĉepel) la 4-an de aprilo 1950. La seria produktado ekis en 1951 kaj oni produktis en 1955 jam la 20.000-an ŝarĝaŭton. La rekorda jaro estis 1968 kiam oni muntis, produktis 5.000 ŝarĝaŭtojn.

Fino de la 1960-aj jaroj signifis ankaŭ finiĝon de la hungara ŝargaŭta produktado, ĉar la soveta ZIL estis vendita je 15 % pli favore. En la 1970-aj jaroj okazis diferenciĝo, specifiĝo de la KGST-landoj kaj Hungario ricevis produktadon de la aŭtobusoj.

Je fervoro de kelkaj hungaraj inĝenieroj de la Csepel Autógyár, oni produktis en 1978-79 ĉ. 600 ekzemplerojn el D750, specifajn cisternajn, fajroestingajn ŝarĝaŭtojn. Ili havis jam Rába-motorojn.


rete: fotoj pri la diversaj tipoj

AŭtomobilojRedakti

La unua hungara aŭtomobilo estis produktita fare de János Csonka kaj aperis surstrate la 31-an de majo 1905. Ĝi kiel poŝto-aŭtomobilo kun 2-kubmetra ŝarĝejo estis uzata ĉe la hungara poŝto (ekde 15-an de januaro 1906). Ĝia motoro estis 14 ĈP-a kaj 2545-kubcentimetra.

La unua aŭtomobila ekspozicio okazis la 17-an de junio 1901. Laŭ ne tute precizaj faktoj, la unuan aŭtomobilon posedis Béla Hatsek, optikisto, ekde 1895.

Post la poŝtoaŭtoj, oni produktis personajn aŭtomobilojn en la 1900-aj jaroj. En 1909, Csonka produktis aŭtomobilojn kun 4 ĈP, unu cilindro. Pretiĝis nur tri ekzempleroj el tiu tipo. En 1911, Csonka evoluigis aŭtomobilon kun 8ĈP kun 4 cilindroj. Oni produktis el ĝi 14 ekzemplerojn por la Poŝto, 1 por Magyar Általános Gépgyár (MÁG), 1 por Ágoston Benárd, kuracisto. La Hungara Poŝto mendis en 1912 pliajn 50 ekzemplerojn ĉe MÁG, sed la produktadon rompis la unua mondmilito. Post ĝi, la MÁG produktis la tipojn Magomobil ka Magosix. Gravis en evoluo de la aŭtomobiloj Jenő Fejes, kiu enkondukis specifan teknikon por la motorproduktado. Kvarsideja aŭtomobilo el 1920 pezis 720 kg kaj havis la maksimuman rapidon de 80 km/h. Oni vendis tiujn Magomobil-ojn eĉ en Ĉinio, Japanio. Okazis ankaŭ aŭtomobilproduktado ĉe Uzinoj de Manfréd Weiss.

Post la dua mondmilito, János Pentelényi pretigis en 1946 prototipon de Pente 500, kies pli posta versio (600) nun videbla en la Trafika Muezo de Budapeŝto. Li tiutempe konstruis aŭtomobilon Typ-47 Endre Surányi, sed tiu restis sola provo (aperis ankaŭ pliaj tipoj kiel Úttörő de János Schadek, Balaton de József Zappel kaj Alba Regia de József Horváth). Ili havis 200-600 kubcentimetrajn motorojn, sed la tiutempa stalinismo ne preferis tiun direkton (produkton de personaj aŭtomobiloj).

La Csepel Autógyár planis (fine de la 1960-aj jaroj) kun Volvo produkti ajngrundan aŭtomobilon, sed la sola ekzemplero de Lapplander troviĝas en fabrika muzeo, en Göteborg. Okazis tiutempe ankaŭ interparoloj kun japanoj (Honda) sed tiuj fiaskis pro soveta premo.

La renaskiĝo de la hungara aŭtomobila produktado okazis en 1992, kiam komenciĝis produktado de Astra en Szentgotthárd (en marto) kaj de Suzuki Swift (en oktobro) en Esztergom. En Szentgotthárd, oni produktas ekde 1994 modelojn de Audi (TT Coupé, Roadster, Quattro). La firmao Suzuki produktas nune la tipojn Wagon R+ kaj Ignis.

MotorciklojRedakti

Antaŭ la dua mondmilito estis konataj la motorcikloj de Méreay tiel la Méray 500 (meze de 1920-aj jaroj kun kromĉaro), en 1928 aperis la kutima motorciklo kun motoro de 1000 cm³ (cilindro V-2). Antaŭ la komenciĝo de la dua mondmilito aperis la Népmotor 250.

La produktado de la motorcikloj rekomenciĝis post la dua mondmilito per produktado de Csepel 100, 125, 250. En la dua duono de la 1950-aj jaroj aperis eĉ la skoteroj (motorskutilo), la lasta produktita motorciklo estis la Pannonia P21 (oficiale, sed fakte la tipo T5), en 1975.

Motorciklaj tipoj post la dua mondmilito:

  • T5 Pannonia
  • P10 (1966)
  • P20 (1967)
  • P 175
  • P 350

Referencoj, fotojRedakti

AŭtobusojRedakti

La unuan malgrandan aŭtobuson pretigis János Csonka por la hungara poŝto. Ĝi venis en publikan trafikon la 1-an de augusto 1910.

La hungara aŭtobusproduktado kreskis el la forĝista metiejo de la Uhri-fratoj. Dum la unua mondmilito laboris tie ĉ. 50 laboristoj. Oni muntis la Uhri-karoseriojn sur MÁVAG-ĉasio, la motorojn liveris la Láng Gépgyár. Ili produktis stirejan karoserion por Steyr. En fabriko de la Uhri-dratoj laboris n 1939 ĉ. 600, en 1944 jam 1600 laboristoj. Post 1947 oni ŝtatigis la fabrikon kaj kunigis kun aliaj firmaoj al Ikarus. La 10.000-a Ikarus estis produktita en 1959, oni produktis en 1985 ĉ. 13.500 aŭtobusojn, dum en 1996 nur 850 busojn.

Nunaj bus-produktantoj en Hungario: usona NABI [1] (plej granda, vendas busojn en Usono, pli ol 1000 ekz. jare), Alfa Busz Kft. [2] (produktas sub ŝildo Volvo: 40 ekzemplerojn en 2003), Kravtex Kft. [3] (tipo Credo, 20 ekzempleroj jare, en 2004 jam 100 ekzempleroj; kun plej multe de hungaraj munteroj), Ikarusbus [4] (130-200 ekz./jaro)

BiciklojRedakti

La unuajn biciklojn produktis en Hungario la Uzinoj de Manfréd Weiss en 1929. Li aĉetis en 1928 la licencojn kontraŭ 25.000 ŝilingoj de la uzinoj Steyr-Daimler-Puch en Graz. Li aĉetis ankaŭ 10.000 biciklojn en eroj: la unuajn 200 oni muntis en Graz - kun ŝildo Csepel (Ĉepel)- la pluajn jam en Hungario. Oni produktis 12.000 en 1929, 35.000 en 1930. Tiam ekzistis nur unu versio en vira kaj virina tipo. Post 1932 aperis diversaj tipoj kaj markoj. Ĝis la dua mondmilito oni patentigis pli ol 500 markonomojn. Plej konataj estis Csepel, Fecske (konkursbiciklo), Huszár, rakéta, Merkúr, Anker, Turán, Diadal, Vitéz, Adria, Hangya, Gazda, Galamb, Sport, Csoda, Mecsek kaj Super, Ballon (Turisma biciklo), Sárkány, Pajtika (infanbiciklo 20").

La memstara Cseopel bicikligyár estiĝis en 1950, tiam oni produktis 30.000 ekzemplerojn jare. Aperis novaj markoj (Tára, Mátra, Robusta ĉiuj 28"), Tihany, karika, Toldi, Budapest (26") úttörő (24"). Oni eksportis la tipon Cantilever.

La bicikla fabriko kuniĝis en la 1960-aj jaroj kun produktejo de vestoindustria maŝinfabriko, kudromaŝin-fabriko. Ĝin aĉetis en 1988 la usona Schwinn.

La plej populara biciklo estis la Camping, kiun oni vendis 1 milionon de mezo de la 1960-aj jaroj ĝis 2000. La biciklojn nun produktas la firmao Schwinn-Csepel.

ŜipojRedakti

La unuan vaporŝipon (Carolina) konstruis Antal Bernhard en 1817 en Sellye, apud la Drava. Ĝi longis 13,37 m, larĝis 3,16 m, havis la povumon de 24 ĈP.

La DDSG (Erste Donau-Dampfschiffahrts Gesellschaft) fondis fabrikon en Óbuda (nun parto de Budapeŝto), kie la unua vaporŝipo preziĝis je 1837 (Árpád). Tie oni konstruis en 1839 la unuan ferkorpan ŝipon de la kontinento. La DDSG havis monopolon pri ŝipado sur la Danubo ĝis 1858. Poste la entrepreno sukcese venkis la konkurantojn kaj iĝis la plej granda riverŝipada entrepreno.

La ŝipkonstruan monopolon de DDSG rompis la fabriko de József Hartmann. En tiu fabriko konstruiĝis la Hableány, kiu ŝipis de (Buda)Peŝto ĝis Parizo en 1867. Oni konstruis tie ankaŭ la monitorajn ŝipojn Maros kaj Leitha, plej modernajn riverajn militŝipojn de Eŭropo.

Oni konstruis en la fabriko Ganz Hajógyár la unuan dizel-elektran ŝipon de Eŭropo (1938). Ĝi havis la nomon Széchenyi kaj estis ŝovelrada triŝipo.

Post la dua mondmilito, oni konstruis ŝipojn en la Balatonfüredi Hajógyár (Ŝipfabriko de Balatonfüred), ĉe MAHART. En la 1960-aj jaroj disvastiĝis la dizelaj ŝipoj kaj aperis ekskursaj ŝipoj en la produkta paleto.

Hodiaŭ oni ne konstruas grandajn ŝipojn en Hungario.

pli detale en la hungara

LokomotivojRedakti

VaporlokomotivojRedakti

La unuan vaporlokomotivon produktis la MÁV Gépgyár en 1873, sub gvido de Zsigmond Kordina. La unua hungare planita lokomotivo estis prezentita en 1878 en la Pariza Monda Ekspozicio. Tiuj lokomotivoj havis la rapidon de 80-90 km/h. Oni konstruis en 1900 lokomotivon kun kapablo je rapido de 100 km/h (201-a serio).

Inter la du mondmilitoj, oni klopodis je ŝpara funkciado de la lokomotivoj. Oni konstruis en 1924 la faman universalan lokomotivon de la 424-a serio, kun kvar kunligitaj radparoj. Ĝi havis simplan konstruon, tiel estis facile riparebla, ĝi konsumis relative malpli da karbo. Tiu tipo estis produktita ĝis 1958.

ElektrolokomotivojRedakti

La evoluigon, testadon de la elektraj lokomotivoj faris Kálmán Kandó entuziasme en la 1920-aj jaroj. La elektraj lokomotivoj ektrafikis la 12-an de septembro 1932 inter Budapeŝto kaj Komárom, per V-40-a lokomotivo. Tiuj lokomotivoj estis unufazaj, 50-periodaj, funkciantaj kun alterna kurento de tensio de 16.000 V. La elektron transformis en la lokomotivo fazoŝanĝilo al trifaza 1000-volta kurento, por la motoro. Tiu sistemo havis la avantaĝon, ke ĝi direkte ligiĝis al la landa elektroenergia sistemo. Tiuj V-40-aj (kaj V-60 por ŝarĝotransporto) lokomotivoj trafikis dum 30 jaroj.

La serion V-43 produktis Ganz Villamossági Művek kaj Ganz-MÁVAG laŭ okcidenta licenco, ekde la 1960-aj jaroj. Tiu lokomotivo estis ekipita per silicia unudirektigilo. Tiuj lokomotivoj havas la povumon de 2200 kW kaj maksimuman rapidon de 130 km/h.

Oni evoluigis en Hungario la V63-ajn lokomotivojn kun tiristoro (direktita duonkonduka unudirektigilo) (3600 kW, 120/160 km/h), ĝi estis ekuzita en 1976.

Dizelmotoraj lokomotivojRedakti

La dizelmotorajn lokomotivojn evoluigis György Jendrassik en dua duono de la 1920-aj jaroj. Tiujn dizelmotorojn produktis ekde 1928 la Ganz-fabriko kun povumo de 90, 180, 440 kW. Ili havis komence la rapidon de 55-60 km/h.

Oni produktis en 1934 la faman Árpád sínautóbusz (Relaŭtobuso Arpad).


pli detale, hungare

AviadilojRedakti

La produktado de la aviadiloj komenciĝis en printempo de 1914 en la Magyar Lloyd repülőgép és motorgyár, en Aszód.

Por plenumi la militajn bezonojn, oni fondis ankaŭ la sekvajn fabrikojn krom tiu en Aszód:

  • MARE Magyar Repülőgépgyár Rt. (UFAG), en Albertfalva; Lohner-, Brandenburg-produktoj. Ĝi estis fondita en 1912 kun Ganz-Danubius kaj fabriko de Manfréd Weiss
  • MÁG Magyar Általános Gépgyár, en Mátyásföld (nun parto de Budapeŝto); produktado de Fokker-aviadiloj laŭ licenco ekde 1916

1912-ben a közösen megalapította a Magyar Repülőgépgyár Rt.-t, ennek

Hungario ankaŭ grave kontribuis en la Benz- kaj Daimler-motoroj.

Post la unua mondmilito, en Hungario oni rajtis okupiĝi nur pri civilaj, sportaj aviadiloj. Oni komence produktis aviadilojn en la Székesfehérvári Repülőgépjavító Üzem (ekde 1922), poste en ĉepela fabriko de Manfréd Weiss (1930). Oni produktis senmotorajn aviojn en Esztergom ĉe AeroEver Kft., fondita de Ernő Rubik en 1936.

La MÁVAG kaj Győri Vagon és Gépgyár konstruis ekde 1940 aviadilojn por la armeo.

Post la dua mondmilito, la hungara aviadilproduktado malrapide ĉesis. Unue ĉesis la produktado de la motoraj aviadiloj, poste eĉ tiu de la senmotoraj (Esztergom).