Vojo Claudia Augusta
(Alidirektita el Via Claudia Augusta)
Vojo Claudia Augusta (latine: Via Claudia Augusta) estis romia vojo. Ĝi estis unu el la plej malnovaj vojoj, kiuj pasas tra la Alpoj.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/58/ViaClaudiaForggensee.jpg/220px-ViaClaudiaForggensee.jpg)
La iro ne estas certa, sed ĝi eble komencis apud Altinum (hodiaŭ Quarto d'Altino) kaj pasas tra montpasejoj Brenero aŭ Reschen, poste ĝi iras ĝis la rivero Danubo.