Vieux-la-Romaine estas arkeologia loko en Francio, kiu kongruas kun la gaŭla-romia urbo Aregenua. Ĝi situas sur la teritorio de la komunumo Vieux en la departemento Calvados, 15 kilometrojn sude de Caen. Serĉfosita ekde la epoko de Ludoviko la 14-a, la antikva urbo estis precipe prospera dum la romia imperio. Ĉefurbo de la Vidukasoj, Aregenua (« sur la enfluejo » en la gaŭla lingvo) posedis monumentojn kaj konstruaĵojn kiuj identigas ĝin kiel gravan ĉefurbon.

Vieux-la-Romaine - Aregenua

Suburba domo de Vieux-la-Romaine

Suburba domo de Vieux-la-Romaine
arkeologia loko
Civilizo Romia imperio
Pozicio
Lando Francio
Urbo Vieux
Koordinatoj 49° 6′ 15″ N, 0° 25′ 53″ U (mapo)49.10416111-0.43139722199999Koordinatoj: 49° 6′ 15″ N, 0° 25′ 53″ U (mapo)
Vieux-la-Romaine - Aregenua (Francio)
Vieux-la-Romaine - Aregenua (Francio)
DEC
Vieux-la-Romaine - Aregenua
Vieux-la-Romaine - Aregenua
Map
Vieux-la-Romaine - Aregenua
vdr

Fondita dum la 1-a jarcento p.K., Aregenua ŝajne estis etapo laŭlonge de la mapo de Peutinger. Ĝia orepoko verŝajne okazis en la 2-a kaj 3-a jarcentoj p.K. Oni scias danke al surskribo (marmoro de Thorigny) ke la urbo ĝuis apartan fiskan statuson. Ĝiaj magistratoj estis laŭjure romiaj civitanoj.

Eksteraj ligiloj redakti