Vikipedia diskuto:Plibonigo de artikoloj

Latest comment: antaŭ 3 jaroj by Stefangrotz in topic Renomigi la nomo al Kunlaboraĵo de la monato

Mi forigis la malnovajn diskutojn, ĉar nun ĉiuj konsentas (pli/malpli) pri la jenaj reguloj, ĉu ne? :) Le Hibou 00:31, 28. Dec 2005 (UTC) Le Hibou 00:31, 28. Dec 2005 (UTC)

Reguloj redakti

  1. Voĉdonanto povas voĉdoni por aŭ kontraŭ unu aŭ pli proponoj. "Por" egalas al +1 voĉo, "Kontraŭ" egalas al -1 voĉo.
  2. Voĉdonanto povas ŝanĝi sian voĉon, laŭ sia deziro.
  3. Sennomajn voĉojn (IP-numerojn) ni ne akceptos.
  4. Proponanto nepre subtenu sian propran proponon.
  5. Ĉiusemajne, la propono kun la plimulto de voĉdonoj (Por minus kontraŭ) gajnas. Se kandidatoj havas egalajn nombrojn, tiel la plej frua propono gajnas.
  6. Ĉiusemajne, se propono ne ricevas minimume unu voĉdonon dum la antaŭaj kvar semajnoj, ĝi devas esti dislistigata. Oni povas relistigi ĝin, tamen.

Renomigi la nomo al Kunlaboraĵo de la monato redakti

Mi pensas ke la nomo "Kunlaboraĵo de la monato" estus pli realisma. --Stefangrotz (diskuto) 07:18, 16 maj. 2020 (UTC)Reply

Nesukcesaj kandidatoj redakti

En la voĉdono por la artikolo de la semajno, ekzistas regulo, ke post tri semajnoj da nesukcesa kandidatiĝo, kandidato estu forigita (eble kun la escepto ke oni ne forigu iun kandidaton kiam ĝi tiutempe havas la plej multajn voĉojn). Ĉu ni havu similan regulon ĉi tie? Marcos 14:33, 14. Nov 2005 (UTC)

Mia foresto (Le Hibou 00:31, 28. Dec 2005 (UTC)) redakti

Dimanĉe, plejofte, estas mi kiu kalkulas la voĉojn, kaj ŝanĝas la ŝablonojn ktp. Tamen, ekde la 28-a de decembro ĝis la 9-a de januaro mi ne povas fari ĝin, ĉar mi vojaĝos al Anglio por la Novjara Festo. Mi esperas ke iu libervolulo aperos! La tasko ne estas malfacila. Feliĉan novjaron al ĉiuj kunlaborantoj deziras Simon (Le Hibou 00:31, 28. Dec 2005 (UTC))

Sindevigo per balotado redakti

Estas amuze vidi, ke homoj balotas por iuj artikoloj, ke tiuj fariĝu kunlaboraĵoj de semajno, sed poste tute neniom kontribuas al ties plibonigo. Ja, certe, bone estas elekti tiujn artikolojn, kiuj estas gravaj por nia vikipedio, sed se oni subtenas iun temon, do oni atendu, ke la temo estas interesa por tiuj homoj -- kaj implicas, ke tiuj homoj ja aktive partoprenos la kunlaboradon.

Por mi, ekzemple, tute ne estas interesa la temo de la Dua Konga Milito. Sed kiel mi rimarkis, neniu vere okupiĝas pri Ruanda Genocido, pro tio mi kompilis la artikolo el la informo, prenita el la angla, rusa kaj germana vikipedioj. Sed mi kie estas tiuj, kiuj proponis tiun kunlaboraĵon? Kial ili, se ili opinias tiun artikolon grava kaj verkinda, subtenas ĝin per siaj voĉoj, ne plu poste subtenos per siaj plumoj? Alaŭdo ۩ 18:21, 23. Apr 2007 (UTC)

Mi opinias ke la lasta komento de Alaŭdo havas meriton. Ĝuste tial, ke mi kutime ne partoprenas (aŭ tute tre minimume partoprenas) tiujn kunlaboraĵojn, mi evitas voĉdoni en la balotadon, kaj ĝis nun, kiom mi memoras, eĉ ne enmetis komenton.
Kvankam oni malestimas la koston de memorkapacito, mi ĝenerale preferas ne fari multajn unuopajn ŝanĝetojn konservante la tutan paĝon ĉiufoje. Do mia redakta kondutemo ne kongruas. Bill O'Ryan 23:54, 28. Apr 2007 (UTC)

Aldono de nova punkto: kunlaborantoj redakti

Mi proponas tute ŝanĝi la sistemon pri "Kunlaboraĵo de semajno", por ke oni ne balotu por la artikolo, sed simple enskribiĝu kiel kunlaborantoj. Homoj, kiuj volas tiri atenton al certaj artikoloj, anoncu ilin sur la paĝo de kunlaboraĵo, kaj homoj, kiuj ŝatus kunlabori, simple enskribiĝu kaj komencu la redaktadon. Oni tute ne bezonas elekti iun certan artikolon kunlaboraĵo de semajno, ĉar tio donas nenion kromkontribuon. Alaŭdo ۩ 19:12, 1. Jul 2007 (UTC)

En nia nuna sistemo, la KDLS menciiĝas sur la ĉefpaĝo, kio certe altiras kontribuojn. Ĉu en la de vi proponita sistemo daŭre aperus kunlaboraĵo sur la ĉefpaĝo? Se jes, ĉu ne necesus baloto por decidi kiu? Marcos 21:58, 1. Jul 2007 (UTC)
Laŭ mia kontrolo de kelkaj malnovaj KDLS tiu apero sur la titolpaĝo aldonas neniujn kontribuantojn, almenaŭ tio validis por Ruanda Genocido, por Pluvo kaj por Globkrajono, kiujn mi grandparte verkis kaj redaktis. Mi opinias pli racia anonci sin kiel kunlaboranton kaj kunlabori, ol baloti por puŝi la artikolon al la titolpaĝo kaj poste lavi manojn. Alaŭdo ۩ 06:24, 2. Jul 2007 (UTC)
Unu sugesteton laŭ la propono de Alaŭdo: Ŝanĝi la nomon de la afero de Kunlaboraĵo de la semajno al io kia Aktualaj kunlaboraj projektoj. La signifo do ŝajnas esti: Mi laboras super X, kaj mi aparte bonvenigas kunlaboron super X. La ĉefpaĝo daŭre povas mencii la tutan aferon kun montrilo al la registrejo. Unu demando: Verŝajne bezoniĝos metodo forigi malaktivajn erojn, ĉu ne? Aliflanke, se vi konservos "semajnecon" eroj povus forfali per si. Sed nun mi reiru al la landoj de la monato. ;-) Bill O'Ryan 07:11, 2. Jul 2007 (UTC)

Kunfandi la projekton "Lando de la monato" kun la projekto "kunlaboraĵo de la semajno" redakti

En la sekcio Lando de la monato de la diskutejo mi faris la proponon kunfandi ĉi tiun projekton kun la projekto "lando de la monato". Por la kialoj kaj la detaloj vidu tie, kaj ankaŭ respondu tie al la propono. Marcos 15:01, 23. Sep 2008 (UTC)

Propono de reformo redakti

Bv vidi Vikipedio:Diskutejo#Reformo_de_la_Legindigo_kaj_Elstarigo. --Ziko 20:05, 24. Aŭg 2009 (UTC)

Aŭtomata elmontrado de la nuna KLDS redakti

Karaj, mi verkis koderon kiu aŭtomate montras la nomon de la nuna KDLS, por ke ĝi ne devu esti ŝanĝita permane en ĉiuj lokoj. Sinteze, ĝi simple bezonas ke la koncernita artikolo enhavu la ŝablonon {{kunlaboraĵo}} - kio jam nun okazas, do neniu plia tasko por vikipediistoj. Tamen, mi rimarkis, ke en la ŝablono {{NunaKDLS}} oni ankaŭ mencias la antaŭan kunlaboraĵon. Ĉu laŭ vi tiu informo estas utila? Ĝi ne aldonindas aldoneblas aŭtomate, do la ŝablono ekde nun postulos homan intervenon, nur se ni decidas plumencii ankaŭ la antaŭan kunlaboraĵon.

PS. Se vi konas aliajn paĝojn aŭ ŝablonojn, kie oni ĉiusemajne ŝanĝas permane la nomon de la nuna KDLS, bonvolu diri al mi. Amike, --WinstonSmith 11:44, 23. Mar 2010 (UTC)

Neniu respondis, do mi forigas mencion pri la pasintsemajna KDLS, tiel ke nun la ŝablono ĝisdatiĝas tute aŭtomate kaj ne plu bezonas ĉiusemajnan permanan aktualigon. Se oni kontraŭas mian modifon, bv. klarigi kaj malfari la ŝanĝon. --WinstonSmith 13:13, 9. Apr 2010 (UTC)

Duolingo Immersion por Esperanto redakti

Saluton, ĉiuj: Kiel oni, kiu nur ekkomencis mian Esperantan vivon antaŭ kelkaj monatoj, mi interesiĝas pri io: kion vi pensas pri uzi la "Immersion" funkcion de Duolingo por traduki artikolon el aliaj lingvojn al Esperanto vikipedia paĝoj? (Exemple, https://www.duolingo.com/comment/13017335) Mi scivolas, por estontaj Kunlaboraj de la Semajno, ĉu ĉi tiu ideo meritas?

Revigligo de la *kunlaboraĵo de la semajno" necesas redakti

Endas revigligi la "kunlaboraĵon de la semajno". Fakte malnormale estas, ke la artikolo de la semajno (Somera Olimpiko 2016) ankoraŭ daŭras post ses monatoj, jes ses monatoj! Estis tempo, kiam artikoloj de la semajno daŭris unu semajnon, kaj poste unu monaton, kaj ankoraŭ poste kelkajn monatojn. Ŝajnas, ke Vikipedio maljuniĝas kaj estas mortonta. La kialo ne estas, ke neniu laborinda artikolo estis proponita, la artikolo oktobrofesto estas jam proponita ekde ses monatoj. Por mi la "kunlaborĵo de la semajno" endus esti la pli grava afero por Vikipedio. Estas pli grave plibonigi la kvaliton de artikoloj, ol multobligi ilin (kun eta kvalito), por doni al la ekstera mondo bonan imagon de nia lingvo, kio tute ne okazas nun. Estas tro multe da atikoloj kiel: nereviziita, kontrolenda, ĝerma, sen fonta, polurinda, alinominda, kuniginda, malklara prezento, ktp; tiel maniere, Esperanto ne montriĝas alloga, sed anstataŭe fuŝa lingvo, kion tute ne celas la vikipediaj redaktantoj. Mia mesaĝo estas do por revigligi niajn kunlaborantoj por ne nur ĝoji verki novajn proprajn artikolon laŭ siaj propraj interesoj, sed ankaŭ kulabori por plibonigi jam ekzistantajn artikolojn. Fakte estas sufiĉe da artikoloj pri tiom malsamaj temoj, ke iu ajn povas trovi plinonigindan artikolon pri sia fako. Kaj, ĉu ne estas motivige labori kun aliaj vikipediistoj pri komuna artikolo? Do mi alvokas ĉiujn bonvolulojn kunlabori, kunlaboru ni!--DidCORN la 26-a de februaro 2017, 18:50 (UTC)

---Interkultura edukado--- Jam proponite estas tiu ĉi temo por kunlaboraĵo de la semajno, sed en tiu ĉi artikolo mi ne vidas tion, kontraste al la oktobrofesto el la jaro 2016 !?... Ĉiuj povas kaj rajtas kunlabori sed eble ne plu emas tiom redakti en vikipedio entute ? Landoj kaj temoj kiaj interkultura edukado, migrado ktp povus esti temoj pli interesaj por Esperantistoj ol drinkfestoj...ĉu ?--Alifono (diskuto) 15:42, 23 aŭg. 2018 (UTC)Reply

Reiri al la projektpaĝo "Plibonigo de artikoloj".