Vikipedia diskuto:Proponoj por elstaraj artikoloj
Latest comment: antaŭ 7 jaroj by RG72 in topic Limdato
Propono de reformo
redaktiBv vidi Vikipedio:Diskutejo#Reformo_de_la_Legindigo_kaj_Elstarigo. --Ziko 20:05, 24. Aŭg 2009 (UTC)
Limdato
redaktiĈe ekzistas iu limdato (ekz. 15 tagoj ekde la kandidatiĝo) por elstarigi la artikolon aŭ forigi ĝin el ĉi listo? --Andy 18:44, 22, Apr. 2012.
- Ŝajne ankoraŭ ne. Mi pensas ke tuta regularo de Elstaraj artikoloj, kandidatoj por forigi de elstara statuso kaj eble ankaŭ legindaj ar. kaj ar. de la semajno bezonas renoviĝi. Kialo? Nekredeble multaj "elstaraj" artikoloj. Kaj multaj el ili eĉ tute ne havas fontojn... --CubeF (diskuto) 20:44, 23 Apr. 2012 (UTC)
- Ĉu ni proponu tiun limdaton per voĉdonado? Ni devas havi limon por la kandidatiĝoj. Ekzemple, en la hispanlingva vikipedio estas 15 tagoj. --Andy 10:35, 2 Maj. 2012 (UTC).
Ĉu ni vere bezonas tian rapidecon pri elstarigo de la artikoloj, ke sufiĉas kelkaj tagoj kaj unu jesa voĉo — tiu de la proponinto? Se jes, do estus pli racie kaj honeste lasi al la administrantoj elstarigi la artikolojn laŭplaĉe, sen imiti la balotadon.--RG72 (diskuto) 14:36, 17 jul. 2016 (UTC)
- @RG72:, se iu leginda artikolo ne enmetas kriteriojn, ĝi povas simple esti ekselstarigita. Se ĝi enmetas, do kial atendi? --Lingveno (diskuto) 14:42, 17 jul. 2016 (UTC)
- Mi konsentas ke elstarigindaj artikoloj ricevu la stelon pli rapide. Mi nur volas rimarkigi ke nun la voĉdonado tiutema fakte malaperis kaj ĉio okazas arbitre, eksterregule. Do ni decidu ĉu aprobi novajn regulojn aŭ sekvi la nunajn.--RG72 (diskuto) 03:21, 18 jul. 2016 (UTC)