Vikipedio:Artikolo de la semajno/2011/34

Quisling subskribas aŭtografon en 1943.
Quisling subskribas aŭtografon en 1943.

Vidkun Quisling (prononco]) (n. la 18-an de julio 1887 - m. la 24-an de oktobro 1945) estis norvega politikisto. La 9-an de aprilo 1940, dum la germana invado de Norvegio, li imponis sin kiel nova ŝtatestro per puĉo subtenita de nazia Germanio, tiel akirante internacian reputacion de perfidulo. De 1942 ĝis 1945, Quisling diligente oficiis kiel ministroprezidento de Norvegio, kunlaborante kun la germanaj okupaciaj oficialuloj. Lia registaro, konata kiel la "Nacia registaro" (norvege Nasjonale regjering), plejparte konsistis el ministroj de la politika partio Nasjonal Samling, kiun li fondis en 1933. Tiu kunlaborisma reĝimo aktive kontribuis al la germana fina solvo kontraŭ judoj kaj aliaj supozite malsuperaj homoj. Quisling estis procesita okaze de la postmilita malnaziigo de Norvegio kaj li estis kondamnita je mortpuno pro financa fraŭdo, murdo kaj ŝtatperfido. Li estis pafekzekutita de militista taĉmento la 24-an de oktobro 1945 en la fortikaĵo Akershus en Oslo. Dum la Dua Mondmilito kaj poste, la vorto quisling (esperante "Kvislingo") fariĝis en pluraj lingvoj komuna sinonimo de perfidulo.

Quisling estis la filo de pastoro de la Eklezio de Norvegio. Li progrese kunfandis elementojn de kristana doktrino, scienco kaj filozofio en novan teorion, kiun li nomis "universismo". Antaŭ ol komenci politikan karieron, Quisling deziris provi sian valoron en la armeo : li aniĝis al la Ĝenerala Stabo en 1911 kaj ekspertiĝis pri rusaj aferoj. Quisling estis sendita al Rusio en 1918, kaj kunlaboris kun Fridtjof Nansen en Ukrainio okaze de la malsatego de 1921. Li sekve asistis Frederik Prytz en Moskvo. Kiam Prytz forlasis Rusion en 1927, Quisling oficiale fariĝis la norvega diplomato responsa pri brita diplomatio en Rusio. Li revenis al Norvegio en 1929 kaj oficiis kiel ministro pri defendo de la sinsekvaj agraraj registaroj de 1931 ĝis 1933. Kvankam Quisling akiris iom da populareco danke al siaj oftaj kritikoj kontraŭ la politika maldekstro, lia partio neniam spertis favorajn balotrezultojn kaj estis nur malĉefa, kiam okazis la puĉo de 1940. Legu pli...