Vikipedio:Artikolo de la semajno/2012/01

Baptado de Tiridato la 3-a.
Baptado de Tiridato la 3-a.

La Armena Apostola Eklezio, armene: Հայ Առաքելական Եկեղեցի), estas la nacia eklezio plej antikva en la mondo kaj unu el la plej antikvaj kristanaj komunumoj. Oni ne konfuzu ĝin kun la Katolika Armena Eklezio kiu apartenas al la Romkatolika Eklezio. Armenio estis la unua lando kiu adoptis kristanismon kiel oficialan religion en 301 p.K., per establado de tiu eklezio.

La oficiala plena nomo de la eklezio estas Unu Sankta Universala Apostola Ortodoksa Armena Eklezio. Ĝi foje estas konata kiel Gregoria Eklezio, sed ĉi-lasta nomo ne estas ŝatata de la eklezio, ĉar laŭ la tradicio la fondintoj estis Bartolomeo kaj Judaso Tadeo, dum sankta Gregorio la Iluminanto estis la unua oficiala katolikoso de la eklezio.

La Armena Apostola Eklezio estas la ĉefa religia aŭtoritato por la armenoj en Armenio, la Respubliko Montara Karabaĥo kaj same por la armenaj komunumoj tutmonde. Ĝi estas gvidita de la Katolikoso de Armenio. Kvankam tradicie en la orientaj eklezioj la supera gvidanto de la Eklezio estas nomata "patriarko", en la hierarkio de la Armena Apostola Eklezio, la pozicio de la katolikoso estas pli alta ol tiu de la patriarko. La Eklezio nuntempe estas gvidata de la Katolikoso Garegino la 2-a, kaj ĝi havas du patriarkojn, primatojn, ĉefepiskopojn kaj episkopojn, kaj laste en la hierarkio venas la pastroj, diakonoj kaj laikoj kiu servas en la eklezio.
Legu pli...