Vikipedio:Artikolo de la semajno/2014/06

Aleksandr Aleksandroviĉ BLOK (ruse Александр Александрович Блок, eventuale esperantigebla kiel Aleksandro Bloko; naskiĝis la 28-an de novembro 1880, mortis la 7-an de aŭgusto 1921) estis elstara rusa poeto, tradukisto kaj artologo, opiniata kiel la plej elstara reprezentanto de la rusa simbolismo, ofte menciata kiel la dua plej granda rusa poeto (post Aleksandr Puŝkin). La formiĝo de la poezia individueco de Blok komence pasis tute sen la influo de la rusa simbolismo, kies unuaj praktikantoj - D. Mereĵkovskij, Z. Gippius kaj V. Brjusov - jam komence de la 1890-aj jaroj faris ĝin rimarkinda evento en la poezia vivo de Rusio.

La jaroj 1910-16 estis la periodo de la pleja literatura famo de Blok. Post la Oktobra Revolucio, la malakcepto flanke de la nova sovetunia reĝimo kaŭzis al Blok severan deprimon. Komence li ankoraŭ penis kunlabori kun kulturaj institucioj. Li laboris en la eldonejo "Monda Literaturo" (redaktante la verkojn de Heine), estris la reĝisoran fakon en la Granda Teatro, membris en la estraro de la Sovetia Unuiĝo de Verkistoj. Fojfoje li koncertis en Petrogrado kaj Moskvo. Tamen la kreskanta abismo inter la atendata "purigo per revolucio" kaj la nudokule observebla plifortiĝo de la bolŝevisma teroro iom-post-iom forturnis la poeton for de la publika aktivado.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Malnova Novgoroda dialekto - Pedofilia movado - Bobado