Vikipedio:Artikolo de la semajno/2014/22

emblemo de la antarkta traktato
emblemo de la antarkta traktato

La antarkta traktato estas dokumento pri nur porpaca uzo de Antarkto, proklaminta Antarkton "tereno libera de nukleaj armiloj". La traktato estis subskribita en Vaŝingtono la 1-an de decembro 1959 kaj ekfunkciis la 23-an de junio 1961. Ekde tiam ĝin subskribis 45 ŝtatoj.

La deklaritaj celoj de la traktato estas uzo de la Antarkto por pacaj celoj, antaŭenigo de internacia kunlaboro kaj subteno de sciencaj esploroj. La Antarkto ne estu platformo de internaciaj disputoj. La Antarkta traktato aplikiĝas al ĉiu teritorio sude de la 60-a grado de suda latitudo, inkluzive de ĉiu glaĉerŝildo de tiu teritorio. Pro la konservado de la ekologia ekvilibro, ĉiaj militistaj operacioj estas malpermesitaj. Estis ankaŭ malpermesite ekspluati la subterajn materiojn, ĉar la necesaj havenoj, minejoj, ktp. havus gravegajn efikojn al la Antarkto kaj do ankaŭ al la tutmonda klimato.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Erfurto - Arundo - Richard Strauss