Vikipedio:Artikolo de la semajno/2014/35

vegetara selekto de legomaj manĝaĵoj
vegetara selekto de legomaj manĝaĵoj

Vegetarismo estas maniero de homa nutrado dum kiu estas evitata manĝado de ĉiuj specoj de viando (mamulaĵoj, fiŝaĵoj, birdaĵoj kaj ankaŭ viando de ĉiuj aliaj bestoj), ŝmalco, gelateno kaj simile. Pli precize, vegetaganoj ne manĝas buĉproduktojn, do manĝaĵojn pro kiuj devis besto morti. La plejmulto de vegetaranoj tamen manĝas alijn produktojn de bestoj, ekzemple ovojn, laktoproduktojnmielon. Nur veganismo, specifa formo de vegetarismo, rifuzas konsumi bestoproduktojn ĝenerale. Jam de la komenco de la esperanta movado partoprenadis en ĝi multaj vegetaranoj, ankaŭ grafo Lev Tolstoj, kiu donis fortan moralan subtenon al Esperanto, estis fervora vegetarano laŭ etikaj principoj. La „Fundamenta Krestomatio“ enhavas du impresajn artikolojn pri vegetarismo, el kiuj „La Hejmo de la Metiisto“ estas tre konata.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Japana dolĉaĵo - Bonaero - Argentino