Malfermi la ĉefan menuon
Busto de Julio Cezaro

Julio Cezaro (latine ĉe naskiĝo: CAIVS•IVLIVS•CAESAR•IV, ĉe morto: IMPERATOR•CAIVS•IVLIVS•CAESAR•DIVVS•, Gaius Iulius Caesar [GAjus JUlius KAJsar]; naskiĝis en Romo la 12-an13-an de julio 100 a.K.; mortis la 15-an de marto 44 a.K. samloke) estis romia militestro kaj politikisto kaj unu de la plej potencaj viroj de la antikva historio. Li ludis gravan rolon en la procedo de la malapero de la romia respubliko kaj ĝia transformo al monarkio.

Komence de sia kariero li kun Kraso kaj Pompeo kreis la unuan triumviraron, kiu dum pluraj jaroj dominis la romian politikon. Lia aparta destino markis la romian mondon kaj la universalan historion: ambicia kaj brila, li apogis sin al la "populares" por grimpi la politikan ŝtuparon; stratego kaj taktikisto lerta li forpuŝis la romiajn landlimojn ĝis la rivero Rejno kaj la Atlantiko konkerinte Gaŭlujon, poste li utiligis siajn trupojn por tiri al si la ŝtatan povon. Sekve li nomumis sin mem dumviva diktatoro kaj ekis ampleksajn reformojn de la romia socio kaj registaro.

En la jaro 44 a.K. li estis murdita pro konspiro de senatanoj, esperantaj pri restarigo de la respubliko. Sed ilia ago nur startis novan cirklon de internaj militoj, kies fina venkinto, la adopta filo de Cezaro Oktavo, sekve oficialigis la Romian Imperion. En 42 a.K., 2 jarojn post murdo de Cezaro, la senato proklamis lin oficiale kiel unu el la romiaj dioj.

Multo el la vivo de Cezaro estas konata el liaj propraj libroj Komentoj pri la gaŭla milito kaj Komentoj pri la interna milito, kiu ankoraŭ nuntempe estas ofte legataj.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Oto-Matilda-Kruco - Tonlingvo - Federico Fellini