Vikipedio:Artikolo de la semajno/2015/31

Frederiko la 2-a permesas al la ordeno konkeri Prusion, pentraĵo de Peter Janssen

La Ordeno de Germanaj Kavaliroj (germane: Deutscher Ritterorden) estas unu el la kristanaj kavaliraj ordenoj, kiuj estiĝis dum la 12-a jarcento en la teritorio de la tiutempe mallonge ekzistanta kristana Jerusalema reĝlando. Ĝia memdifino estis "protekti la interesojn de la kristanismo per militaj rimedoj", komence en la ĵus konkerita Jerusalema reĝlando. Tamen ne temis pri teologio, sed nur pri kristanismaj simboloj: baze la ordeno estis firma alianco de militistoj, kiu celis konkeri kaj kontroli plejeble grandan teritorion. Dum pli postaj jarcentoj la ordeno provis realigi tiun celon precipe en nordorienta Eŭropo, dumtempe tre sukcese.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: pelikano - Batalo de Waterloo - Romuva (kulto) - Nova sinagogo de Berlino