Vikipedio:Artikolo de la semajno/2016/30

Baltrum estas insulo – kaj sur ĝi komunumo – en la nordokcidento de Germanio. La insulo geografie apartenas al la orientfrisaj insuloj, la komunumo sur ĝi administre estas parto de la distrikto Aurich de la federacia lando Malsupra Saksio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 599 konstantajn loĝantojn. Dum la somero tiu nombro dumtempe multobliĝas, kiam someraj feriantoj inundas la insulon.

Baltrum situas en la mezo de la insularo konata kiel la orientfrisa insularo kaj estas la plej malgranda permanente loĝata insulo en la ĉeno laŭ areo kaj nombro de loĝantoj. La profundejo Wichter Ee [VIHta E:] en la okcidento apartigas ĝin de Norderney kaj la profundejo Accumer Ee [Akuma E:] en la oriento apartigas ĝin de Langeoog. Ekzistas du vilaĝoj sur la insulo - Ostdorf (orienta vilaĝo) kaj Westdorf (okcidenta vilaĝo), kvankam ili esence kunfalis en unu. La pramo por Baltrum forveturas de la malgranda haveno proksime de la vilaĝo de Neßmersiel (en la paroĥo de Dornum) kun ligo ĝis la fervoja stacidomo de Norden. La insulo havas sian propran pramterminalon kaj malgrandan startvojon.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Sorĉistinoj de Zugarramurdi - Rilatoj inter Brazilo kaj Surinamo - Socialisma realismo