Neßmersiel

komunumo en Malsupra Saksio, Germanio

Neßmersiel [NESmazi:l] apartenas al la urbo Dornum en la distrikto Aurich en Malsupra Saksio, Germanio. Neßmersiel troviĝas je 5 kilometroj nordokcidente de Dornum. De 1867 al 1977, Neßmersiel apartenis al la tiutempa distrikto Norden.[1].

La originala haveno estis konstruita ĉirkaŭ 1570. Grajno estis ekspedita al Bremeno, Hamburgo, Nederlando kaj Norvegio. Ekde 1700, la haveno devis esti movita pli proksimen al la maro kiam la originala loko pleniĝis je ŝlimo de la digoj. De 1930, la nova loko estis ankaŭ fermita. La pramŝipo al Baltrum estis konstruita en 1969/1970[2].

Plej marbordaj travojaĝoj de la norda germana marbordo komencas ĉi tie ĉe Neßmersiel. Ĉiujare 10 - 12 milionoj da migrantaj birdoj vizitas proksiman Nacian Parkon Vadomaro de Malsupra Saksio (germane Nationalpark Niedersächsisches Wattenmeer)[3].

La ferieja vilaĝo de Neßmersiel restas rekte malantaŭ la digo kaj enhavas plejparte feriajn hejmojn. Estas ankaŭ restoracioj, hoteloj, kafejoj kaj multenombraj butikoj. Ludejo por infanoj estas ĉe la plaĝo.

La "Sturmfrei" estas nova ekde marto 2007. La komplekso inkluzivas 3D-kinejon, bonfartigan centron, restoracion, sportejon kaj grandan infanareon. La "Sturmfrei" estas la plej granda distrejo ĉe la germana nordamara marbordo.

Bildaro redakti

Interesaj vidaĵoj redakti

Heimatstube (kapitana ĉambro kaj butiko de historiaĵoj) en la distra centro "Sturmfrei".

Referencoj redakti

  1. Gemeinde Dornum: Kurzinformation zur Gemeinde Dornum Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine, alirita la 29-an de novembro 2013.
  2. Statistisches Bundesamt (Hrsg.): Historisches Gemeindeverzeichnis für die Bundesrepublik Deutschland. Namens-, Grenz- und Schlüsselnummernänderungen bei Gemeinden, Kreisen und Regierungsbezirken vom 27. 5. 1970 bis 31. 12. 1982. W. Kohlhammer GmbH, Stuttgart und Mainz 1983, ISBN 3-17-003263-1, S. 264.
  3. StBA: Änderungen bei den Gemeinden Deutschlands, siehe 2001

Eksteraj ligiloj redakti