Vikipedio:Artikolo de la semajno/2016/47

Membroj de verda partio manifestacie en 2005 pro la publikaj servoj kaj kontraŭ privatigoj
Membroj de verda partio manifestacie en 2005 pro la publikaj servoj kaj kontraŭ privatigoj

En politiko partio estas organizo kiu aliĝas al iaj ideologio aŭ tendenco, kaj celas atingi politikajn influon aŭ rektan povoplenumon per okupo de politikaj oficoj kaj per publika esprimo de sia opinio. La ideo havi partiojn naskiĝis en demokratioj, ĉefe en la Britio de la 17-a jarcento. La modernaj partistrukturoj kun loka, regiona kaj nacia agado, naskiĝis en la socialdemokratismo. Tamen nuntempe ankaŭ ekzistas partioj en multaj nedemokrataj landoj, ĉefe en unupartiaj sistemoj. En demokratio, partioj kutime celas elektiĝi en balotoj. En multaj landoj ili kutime devas post la balotoj kuniĝi kun aliaj partioj en koalicion por formi registaron, ĉar tiukaze neniu partio havas absolutan plejmulton en la parlamento.

Partio estas organizo de homoj kiu serĉas atingi celojn komunajn al siaj membroj per la akiro kaj ekzerco de politikaj rajtoj. Dum ekzistas iu internacia komuneco en la maniero kiel partioj estas agnoskitaj, kaj kiel ili funkcias, ekzistas ofte multaj diferencoj, kaj kelkaj estas signifaj. Multaj partioj havas ideologian kernon, sed kelkaj ne, kaj multaj reprezentas tre malsamajn ideologiojn disde tiuj kiuj iam unue fondis la partion. En demokratioj, partioj estas elektitaj por prizorgi registaron de la balotantaro. Multaj landoj havas multajn potencajn partiojn, kiel ekzemple Germanio; kelkaj landoj havas funkciantan du-partian sistemon kiel ekzemple Usono en Ameriko aŭ Britio en Eŭropo, sed tio facile povas ŝanĝi, kaj kelkaj landoj estas unupartiaj, kiel ekzemple ĈinioKubo.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: aldomigo - Bubastiso - Vidaro