Vikipedio:Artikolo de la semajno/2017/41

Simón Bolívar

Simón BOLÍVAR (naskiĝis la 24-an de julio 1783, mortis la 17-an de decembro 1830), kies tuta nomo estas Simón José Antonio de la Santísima Trinidad BOLÍVAR Y PONTE PALACIOS Y BLANCO, estis sudamerika batalanto por sendependigo kaj liberigo de la hispanaj kolonioj ("El Libertador") kaj generalo kontraŭ la hispana armeo kaj politikestro por la kreado de sudamerikaj novaj ŝtatoj. Li ege kontribuis al la sendependigo de la aktualaj Bolivio, Kolombio, Ekvadoro, Panamo, Peruo kaj Venezuelo.

En 1813 li ricevis la honoran titolon de Libertador el la Cabildo (konsilantaro) de Merido en Venezuelo kiu, post ratifo en Karakaso samjare, restis asociita al lia nomo. La problemoj por progresigi liajn planojn estis tiom oftaj, ke li priskribis sin kiel "el hombre de las dificultades" (la homo de malfacilaĵoj) per letero sendita al la generalo Francisco de Paula Santander en 1825.

Li partoprenis en la fondo de la Granda Kolombio, ŝtato kiun li klopodis konsolidigi kiel grandan politikan kaj militistan konfederacion en Ameriko, el kiu li estis Prezidento. Bolívar estas konsiderata pro sia agado kaj idearo kiel "Hombre de América" (homo de Ameriko) kaj elstara figuro de la Universala Historio, ĉar lasis politikan heredon en diversaj latinamerikaj landoj, kelkaj el kiuj igis lin adoraĵo por naciista sento. Li ricevis honorojn en diversaj partoj de la mondo pere de statuoj aŭ monumentoj, parkoj, placoj, ktp. Same liaj ideoj kaj politik-socialaj ideoj okazigis tendencon nomita bolivarismo.

plena artikolo...

Lastaj artikoloj de la semajno: Socialisma realismo - El Lisickij - Lakto