Vikipedio:Artikolo de la semajno/2017/43

Katedralo de Santiago

Santiago-de-Kompostelo, mallonge Santiago (galege Santiago de Compostela [s̪an'tjaɰo ð̞e kompos̪'tɛla]), estas la ĉefurbo de la aŭtonoma komunumo Galegio, en la nordokcidento de Hispanio. Ĝi situas en la provinco Koruno.

Santiago estas konata ekde la mezepoko, ĉar la urbo estas la celo de la Jakoba Vojo. Laŭ la tradicio, en la urbo estis trovita la tombo de la apostolo Jakobo la Granda.

La malnova kvartalo estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO, kaj en ĝi elstaras la gotika katedralo. Gravan historian tradicion posedas la universitato.

Deveno de la nomo redakti

La nomo estas kunmetaĵo el Santiago (t.e. Sankta Jakobo), kio venis tra la formo Sant Iago, el la latina Sanctus Iacobus kaj Compostela, el la latina Cŏmposĭtĕlla, t.e. 'tombejeto'. Laŭ duonklera tradicio, kaj pro ia lumaĵo legende ligita al la tombo de Jakobo, oni imagis ke la nomo devenas el la latina campus stellae, t.e. stelkampo (vidu la urban blazonon: stelo kaj relikvujo).

plena artikolo...

Lastaj artikoloj de la semajno: Lakto - Simón Bolívar - Reĝa pingveno