Vikipedio:Artikolo de la semajno/2020/16

Salvador Dalí i Domènech (laŭ oficiala nomo Salvador Domingo Felipe Jacinto Dalí i Domènech, 1a Markizo de Dalí de Púbol, naskiĝis la 11-an de majo 1904 en Figueres, Katalunio, Hispanio, mortis la 23-an de januaro 1989 samloke), konata profesie kiel Salvador Dalí, estis grava kataluna kaj hispana artisto, plej konata pro siaj superrealismaj verkoj kaj la emo provoki la publikon. La verkaro de Dalí estas rimarkinda pro okulfrapa kombino de bizaraj sonĝaj (foje koŝmaraj) bildoj kun bonega pentrarta kapablo influita de renesancaj majstroj. Dalí estis artisto kun grandaj talento kaj imagivo.

Lia plej bone konata verko, nome La memorpersisto, estis finigita en aŭgusto 1931. La ampleksa artogamo de Dalí malfermiĝas al repertorio de filmoj, skulptarto, gravurarto, verkado kaj fotografio, foje kunlabore kun ampleksa gamo de artistoj en variego de artokomunikiloj. Li estis ankaŭ bonkapabla desegnisto.

Dalí atribuis sian "amon al ĉio kio estas baroka kaj troiga, mian pasion por luksego kaj mian emon al orientaj toloj" al "araba stirpo", postulante ke liaj prauloj estis posteuloj de Maŭroj.

Dalí pro sia granda imagopovo, ĝuegis kaj eniris ofte jam ekde sia junaĝo en malkutima kaj grandioza kutimaro. Por kolerigeto de tiuj kiuj alte aprezis lian verkaron kaj iritigo de liaj kritikoj, liaj bizaraj kaj atento-kaptaj publikaj aperoj tre ofte altiris pli da atento ol liaj artaĵoj mem.


Plena artikolo...

Lastaj artikoloj de la semajno: Hispana literaturo de la Romantismo, Pink Floyd, Goja-premio