Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/Forigo de ĵus redaktita teksto

Forigo de ĵus redaktita teksto redakti

Legu: unu-dufrazaĵoj kun netrafa frazo, ne pluredaktitaj estos forigataj post unu semajno.

Mi ĵus redaktis tekston, faris kelkajn korektojn, ktp. Kelkajn minutojn poste la teksto estis forigita de Petr Tomasovsky:

19:49 . . Petr Tomasovsky (Diskuto) (forigis "Éliane JOLLY": enhavis: 'Éliane JOLLY naskiĝis en 1937, delegitino en Beaufays (Belgio), mortis la 10-an de septembro 1994.{{ĝ...') KAJ TIO ESTIS ĈIO!

Laŭ Vikipedio li ne havas retadreson. Do mi ne povas demandi, kial li subite forigis la artikolon kiun mi prilaboris.

Petr, se vi legas tion ĉi, bv. respondi.

Paul

Mi vidas, ke ankaŭ vi, Paul, ne scias subskribi vian vikipediistan nomon. Mi ne plu toleros artikolojn el tombŝtonojn, kie estas sole indiko pri naskiĝo kaj morto kaj nenion plu! En naciaj vikipedioj tiaj artikoloj certe ne havas lokon! Petro 11. Mar 2006 21:06 (UTC)


Ni petas vian pardonon kaj mi povas restarigi la paĝon. Mi atentigas, ke se artikolo estas 1-2-fraza kaj ne pluredaktita, neenciklopedia, ĝi estas ĝenerale forigita. Ni ne aperigas ĉiujn esperantistojn, delegitojn tie ĉi. Narvalo 20:53, 11. Mar 2006 (UTC)

Mi restarigis sed nun vidas, ke ne atingas la bezonatan nivelon por artikolo. Narvalo 20:57, 11. Mar 2006 (UTC)


Tute en ordo. Sed mi ja nur korektetis artikolon, kiu jam ekzistis delonge. Mi kredis, ke iu malŝatis miajn korektojn, kaj pro tio forigis ĉion ;-)

Mi konsentas kun la forigo de tiu ĝermeto, sed tute malkonsentas kun la maniero de forigo. En la regularo de forigoj sur Vikipedio:Forigendaj artikoloj, estas skribite ke oni nur tuj forigu kiam temas pri vandalismo aŭ gramatika eraro en la titolo (kaj supozeble en la dua kazo, oni movu la enhavon al alia titolo unue). En aliaj kazoj estas diversaj tempolimoj. Laŭ mia kompreno, temas pri la tempo, dum kiu la paĝo devas aperi sur Vikipedio:Forigendaj artikoloj antaŭ la forigo. Ĉu la aliaj komprenas tion same aŭ malsame?
Se mi ĝuste komprenas la regularon, la dufoja forigo fare de Petro do ambaŭfoje estis kontraŭregula.
Se mi malĝuste komprenas la regularon, mi tamen insistos, ke ni devos ŝanĝi la regularon tiel, ke forigo sen antaŭa averto sur Vikipedio:Forigendaj artikoloj nur eblu por vandalismo kaj nedisputeblaj gramatikaj eraroj. Ja nur tiel ni povas certigi, ke la administrantoj ne tro misuzu siajn rajtojn. Ĝenerale la funkcio de administrantoj ja estas plenumi taskojn kun kiuj la Vikipedia komunumo ĝenerale konsentas. Marcos 22:09, 11. Mar 2006 (UTC)
Kial "tute en ordo", absolute ne en ordo! Hieraŭ mi vidis en la angla Vikipedio, alklakinte la "Hazardan paĝon", artikoleton pri iu dramisto el nekonata rokbando. La artikolo enhavis nur la nomon de la dramisto, lian naskiĝjaron kaj la rokbandon, kie li ludas -- bedaŭrindege mi ne memorfiksis la adreson, eĉ ne la nomon de la ulo. Certe la angla Vikipedio estas la plej granda -- ne laste pro tio, ke oni toleras komencajn ĝermecajn artikolojn. «Redaktu kuraĝe!» estas la frapfrazo de Vikipedio en ĉiuj lingvoj, espereble ankaŭ de la Esperanta. :) Tiu frapfrazo signifas, ke oni redaktu, se ili volas -- kaj la "spertuloj" ne venu por alkroĉiĝi aŭ ĝeni. Mi ne imagas situacion, kiam en la rusa Vikipedio administranto forigus artikolon nur pro ĝia nesufiĉa grandeco! Kial en eo.wiki tiaĵoj eblas?! - Slavik IVANOV 22:16, 11. Mar 2006 (UTC)
Parolu, kion ajn vi volas, kiel mi jam skribis supre, mi jam havas sufiĉe de tiuj artikoloj el tombejoj, en kiuj estas skribitaj informoj el tomŝtonoj. Kaj kio rilatas al mia forigado? Mi estas plenkreska homo kaj mi mem decidos, kion mi forigos, se temas pri ĝermeto aŭ forigendaj artikoloj. Mi bezonas nenies konsenton aŭ rekomendon por tio. Vidu, kiel longe tiu ĉi tombŝtonaĵo estis neredaktita [1] Se iu volos redakti ĝin kun pliaj informoj, tiu estas bonvenigata kaj tiu trankvile povas reredakti ĝin. Petro 11. Mar 2006 22:27 (UTC)
Atentu, ke vi estas plenkreska, sed ne memstara, kiam temas pri forigo de informo el Vikipedio. Oni ja elektis vin ne por tio, ke vi realigu viajn emociojn en forigado de artikoloj. Se vi havas la liston de "tomboŝtonoj", kiujn vi deziras forigi, estas logike montri la liston al la vasta publiko, klarigante en la listo, kion vi malŝatas pri tiuj artikoloj. Se estas fuŝaj artikoloj pri nenio -- jes nepre necesas ilin forigi. Se estas artikoloj pri konataj personoj, pri kiuj eventuale eblas skribi pli -- la artikoloj restu (ĉar tio laŭas la spiriton de Vikipedio). - Slavik IVANOV 22:32, 11. Mar 2006 (UTC)
Petro, neniu administranto mem decidas, kiujn artikolojn li forigas! Tio estas kontraŭ la spirito de la Vikipedio. Oni elektas la administrantojn por plenumi taskojn kun kiuj ĉiuj konsentas. Se vi ne ŝanĝos vian opinion pri ĉi tiu afero, mi devos proponi vian maladministrantigon.
Intertempe mi ŝanĝis mian opinion pri ĉi tiu kazo de forigo: Mi nun konsentas kun Slavik ke ni restarigu Éliane JOLLY. La "tombŝtona" argumento de Petro neniel rilatas al ĉi tiu kazo: Kompreneble ni ne enmetu informojn el la apuda tombejo en la Vikipedion, ĉar tiel ni enigas informojn pri tute nekonataj homoj. Tamen, se homo iam estis delegito de UEA, li ja verŝajne estis sufiĉe grava Esperantisto por meriti artikolon almenaŭ en la Esperanta Vikipedio. La fakto ke tiu artikolo nun estas mallonga tute ne gravas. Tiel ja funkcias la Vikipedio. Ni ja ankaŭ ne forigas la artikolon pri pura matematiko pro sia mallongeco. Marcos 01:42, 12. Mar 2006 (UTC)
Se vi ne ŝanĝos vian opinion pri ĉi tiu afero, mi devos proponi vian maladministrantigon. - Marcos, se vi proponos tion, mi tuj aldoniĝos! Vere, mi jam plurfoje en diskutpaĝoj miris pri tio, kion foje faras kelkaj administrantoj en la esperanto-vikipedio. Prave oni tion supre nomis misuzo de administrantaj rajtoj. Mi jam plurfoje kritikis, ĉefe Petron, pro tio, eĉ atentigante pri validaj reguloj ktp., sed neniam mi atingis ion ajn krom eldiraĵoj kaj certigon pri tio, ke la aliaj legu la regulojn sed ke nepre li ne estas la unua kiu faru tion. Mi scias, ke estas malmultaj homoj volontaj esti administranto, sed tamen feliĉe daŭre ekzistas inter ili iuj, kiuj prenas la aferon serioze - ekzemple pri viaj administranto-agoj mi ankoraŭ neniam koleriĝis. Male, mi preskaŭ falis desur la seĝo, kiam mi rimarkis administranton kialigante forigon de artikolo per frazoj kiel "Mi ne plu toleros tion... ĉar al mi tio ne plaĉas"... Marek "Blahma" BLAHUŠ 19:11, 13. Mar 2006 (UTC)
Drumisto, vi volis skribi?:) Narvalo 22:45, 11. Mar 2006 (UTC)

Do Petro peketis, mi provis korekti, sed li denove hastis:) Fakte la metodo ne estis konvena. Narvalo 22:45, 11. Mar 2006 (UTC)

Mi konsentas, ke se iu estis delegito, li meritus havi artikolon en Viki, sed unu frazo ne estas artikolo kaj artikolo ne estas unu frazo, en kiu ni ekscias, ke iu naskiĝis kaj mortis kaj krom tio, ke li vivis, li estis ie per delegito. Kial vi ne protestis, kiam tiuj tombŝtonaĵoj estis alŝutataj, ke ili havas nur unu frazon? Eble vi timis. Kaj kio rilatas al "montrado" al aliaj vikipediistoj? Ĉiuj vikipediistoj havas la samajn eblecojn por vidi tiujn tombŝtonaĵojn, ili estas kaŝitaj por neniu. Se mi forigis unufrazaĵon, tio ne signifas, ke neniu en estonteco havos eblecon redakti ĝin denove. Do, kiam vi havos pli da informoj pri tiuj personoj, trankvile kreu artikolojn denove. Mi ne scias, kial tiaj nomoj ne povus brili ruĝe, samkiel multaj aliaj pli gravaj estontaj artikoloj, kiuj nun ne estas skribitaj kaj ili brilas ruĝe. Aŭ ĉu ni kreos unufrazaĵojn nur tial, por ke ni havu bluajn ligilojn? Kio ekz. Siamaj dunaskitoj estas dunaskitoj kunkreskintaj unu al la alia. Kial mi kreus tian idiotaĵon? Se mi volus skribi pri siamaj dunaskitoj, mi trovus kio eble plej multaj informoj pri ili, ekz. kiam ili estis unue registritaj, operacioj, landoj, kie ili naskiĝis, ktp. kaj ne sole unu frazon, kiu estas moko por viki. Petro 12. Mar 2006 07:36 (UTC)

Neeee, ĝenerale ĉiu iom aktiva esperantisto - kaj kelkaj eternaj komencantoj- iĝas delegito de iu lando (ankaŭ mi estas!!) Sed NUR pro tio aperi en Vikipedio ja ne havas sencon. Precipe, se ŝi/li ne faris gravon. Eble mi prenu la jarlibron kaj skribu pri ĉiu unu frazon? Mi plu volas, ke post ioma tempo ni forigu ĉiujn ĝermetojn. La unufraza gravaĵo (morto, naskiĝo) povas aperi en artikolo pri listo de la esperantistoj. (Same pri drumisto)Narvalo 08:07, 12. Mar 2006 (UTC)

Kaj recitante viajn argumentojn: ni ne estas la angla vikipedio:)Narvalo 08:10, 12. Mar 2006 (UTC)

Precize! La angla havas milionon, ili povus pli facile forigi. Estas ne tre saĝe malgrandigi la kvanton de artikoloj en E-a Vikipedio, kiu -- se iu forgesis -- krom sia enciklopedia valoro havas ankaŭ grandegan "eksteran" informan valoron. Mi povas atesti tion kiel instruisto de komputilumado en filologia fakultato: kiam mi montras la germanan Vikipedion al studentoj de la germana, inter 10 studentoj nepre troviĝas 2-3 kiuj miras pri ekzisto de Esperanta Vikipedio, venas al ĝi kaj retumas en ĝi. Ju pli impone ĝi aspektos, des pli bone por la movado kaj, sekve, por la Vikipedio mem (ja ĉi tie partoprenas 99%-e vikipediistoj, lernintaj iam la lingvon en pli-malpli plenkreska aĝo pro ia interesiĝo). - Slavik IVANOV 12:50, 12. Mar 2006 (UTC)
Slavik kaj Marcos, se vi hazarde forgesis, kio estas skribita en ŝablono ĝermeto, bonvolu ĝeni vin kaj rigardi. Tie estas skribita io pri forigado. Petro 12. Mar 2006 08:21 (UTC)
Petro, tio kiu estas skribita en ŝablono "ĝermeto" estas interkonsento inter nur tri vikipediistoj: Mi mem, Narvalo kaj Montanesko, Narvalo mem redaktis ĝin. Al mi tio ĉiam estis provizora interkonsento.Roberto 09:22, 12. Mar 2006 (UTC)
Kie estas malkonsentoj konraŭ tiu teksto en la ŝablono? Tiaj artikoloj-elfositaĵoj el tombejo neniu redaktis pli ol duonjaron, kiam ili estas ĝermetoj. Pluraj eĉ pli longe. Ĉu mi fine timu fari mian administrantan laboron? Ne. Se iuj atakas min kaj minacos al mi, mi reciprokos. Petro 12. Mar 2006 11:56 (UTC)
En la artikolo Éliane JOLLY neniam estis la ŝablono ĝermeto. Nur estis la ŝablono ĝermo, kaj tiu ankaŭ nur estis tie dum du minutoj antaŭ la unua forigo fare de Petro. Do mi ne komprenas kial Petro entute menciis tiun ŝablonon. Mi daŭre pensas ke en ĉi tiu okazo la maniero de forigado estis kontraŭregula. Marcos 12:16, 12. Mar 2006 (UTC)
Jen kie estas la problemo! La timiga skribaĵo de la ŝablono "ĝermeto" devas esti nur tio -- la timiga skribaĵo. Se post 2-3 monatoj post aldono de ĝi la ĝermeto ne kreskis, jes, estas kialo por pensi pri forigo (per anonco de la forigotaj artikoloj ie unue). Se ne estas tiel en via imago, ni diskutu la aferon plu kaj trovu agmanieron akcepteblan por ĉiuj vikipediistoj. - Slavik IVANOV 12:50, 12. Mar 2006 (UTC)
Kontraŭregula estis permesi alŝuti entute tiujn idiotaĵojn. Kiam mi volis alŝuti informojn el tombejoj, vi protestis, kiam tiuj tombejaj informoj estas ĉi tie alŝutitaj kaj sekve forigitaj, vi denove protestas. Do kie ni estas ? Ĉu en idiotejo? Petro 12. Mar 2006 12:19 (UTC)
Via lasta demando ne estas deca lingvaĵo, Petro. Vi, plej verŝajne, tion komprenas mem. Administranto ne estas iu, kiu ekhavas rajton implicite nomi aliajn vikipediistojn "idiotoj". Se ni ne penos esti maksimume afablaj, ni ne sukcesos krei bonkvalitan neŭtralan enciklopedion. - Slavik IVANOV 18:19, 12. Mar 2006 (UTC)

Mi estas tute sensperta ĉi tie, sed administranto, aŭ, pli precize, "bibliotekisto" en la es.wikipedia. Tie, ni vikipedistoj decidis ke nia administrantoj (nomita bibliotekistoj) tute ne decidas pli ol aliaj vikipedistoj (ni skribis "tio, kio la bibliotekistoj ne estas"). Do, tie ili nur povas uzi liajn " kelkajn povetojn" tute regule (kaj ne decidas pri la regularo pli ol iu alia vikipedisto). Tie, esprimojn kia "mi ne plu toleros..." aŭ "mi mem decidos, kion mi forigos" mi neniam legis. Sed mi komprenas, ke malsamaj vikipedioj havas malsamajn regulojn. Mi pensas, ke estus tute bone, se ĉi tie oni skribus tute klare, kiom da decidpovo la administrantoj havas en la esperanta vikipedio, por eviti miskomprenojn. -- 4lex 14:44, 12. Mar 2006 (UTC)

Miaopinie, neniu rajtas forigi ajnan artikolon sen anonci tion, ne gravas, ĉu la artikolo estas bona aŭ ne. Se ĝi estas sencohava kaj almenaŭ iom enciklopedia, ĝi restu almenaŭ iom -- aliel oni ja povas forpluki la ĝermeton, kiu poste povas elkreski en bonan arbon!!! Krome, mi trovas la konduton de Petro tro aŭtoritata kaj tute nekonvena por administranto. Bone memorante la longan historion pri lia akiro de tiuj rajtoj. Mi iom pentas, fakte, ke mi tiutempe voĉdonis por Petro, kaj volas atentigi lin pri la demando, kiun li mem respondis dum sia kandidatiĝo: [2]. Mi kore esperas, ke Petro ne plu misuzos siajn rajtojn. Alauxdo 00:01, 13. Mar 2006 (UTC)

Ankaŭ mi subtenas tion ke oni ne rajtas forigi artikolojn tuj kaj sen averto kaj pridiskuto (sed jes, ebkas tuj forigi aliderektilojn de nomoj kun gramatikaj eraroj). Maksim 08:16, 13. Mar 2006 (UTC)

Do tre mankas pridiskutita interkonsento pri forigoj

La problemo (el mia vidpunkto): Ekz. mi povus krei dum unu horo ĉ. 100 unu-dufrazaĵojn kaj poste mi povus atendi ĝis iu dum cent horoj pligrandigas ilin je normala artikolo (kio fakte neniam okazus). Amasa alŝuto de similaj unufrazaĵoj prenas la ĝuon de tiuj, kiuj verkas min. 10-frazajn iom kompletajn artikolojn. Narvalo 09:34, 13. Mar 2006 (UTC)

Laŭ mi, kiu NE kapablas verki eĉ tri frazojn pri ampleksa temo, tion ni ne devas toleri. Sufiĉas jam la italaj vilaĝoj kun unu frazo (sed kun datumaj aldonoj), kiujn mi ĉiam trovas alklakante je hazarda paĝo. Narvalo 09:34, 13. Mar 2006 (UTC)

Tre necesas difini kaj interkonsenti, post kiama neredakta (neampleksiga) tempo rajtas oni forigi ĝermetojn. 09:36, 13. Mar 2006 (UTC)

Do, ni devas kune diskuti, kian regularon pri forigoj ni volas por la Vikipedio. Mi proponas ke ni faru tion ĉe Vikipedio:Reguloj pri forigado kaj ĝia diskutpaĝo. Mi tien enmetis nun la tempolimojn el Vikipedio:Forigendaj artikoloj kaj kelkajn klarigojn. Kompreneble, se aliaj homoj malkonsentas kun miaj klarigoj, ili povas kritiki kaj ŝanĝi ilin. Por pliprecizigi la regulojn sub "tempolimoj" (kiuj ja difinas kiajn paĝojn oni povas forigi), ni devas ankoraŭ devas difini kio estas "trafa frazo". Eble aliaj havos proponojn por tio. Marcos 21:07, 13. Mar 2006 (UTC)

Kiel mi vidas la aferon redakti

Jen estas miaj respondoj al viaj kritikoj. Unue mi necesas klarigi, kiaj situacioj gvidis min al tio. Eble oni ĝenerale en Vikipedio scias pri mi, ke mi verkis longajn kaj eble interesajn artikolojn. Neniu antaŭe iel intervenis en ilin, sed antaŭ nelonge mi verkis artikolon pri Borobuduro. Tiam Marcos eble venis al konkludo (ĉu vere?), ke li estos indikita en ties historio de redaktoj kiel redaktinto kaj li komencis ne aldoni informojn, sed li fakte sur iaj lokoj nur reskribadis mian tekston per siaj vortoj. Kiel ĝeneralan ekzemplon mi povas uzi frazon: Mutulo diris al surdulo, ke senpiedulo kuru. Se vi skribos tiun frazon per tia maniero kaj poste venos iu, kiu tiun ĉi frazon "korektos" je Muta homo anoncis al surda homo, por ke tiu, kiu ne havas la piedojn, kuru., ĉu tio lasos vin trankvilaj kaj kontentaj? Ĉu tiaj ŝanĝoj estas necesaj kaj utilaj? Tiam mi ekbatalis kontraŭ la ŝanĝoj de Marcos kaj li spiteme reskribadis siaj versiojn. Intertempe kreis novan artikolon unu vikipediisto, kies stilon de verkado de novaj artikoloj mi ne vidis kaj kiu interesis min. Malferminte lian artikolon mi preskaŭ ne falis de sur la seĝo – du frazoj en du linioj! Kiam mi klakis sur la angla kaj la germana versioj de tiu artikolo, venis nova ŝoko – paĝegoj! (Mi demandis min mem: ĉu tio estas moko?) Aperis plua artikolo – Sud-Afriko, kiu estis tiam KDLS. Vidante, ke ĝi havas sole unu alineon, mi aldonis la tabelon pri la lando kaj reston ekde historio de la lando. Eĉ ŝablonoj estas miaj, sed tiujn mi aldonis jam antaŭ tre longa tempo. Kaj denove venis Marcos kaj denove nur reskribis mian version. Mi atentigas, ke ambaŭ artikoloj ne havis gramatikajn erarojn aŭ mistajpojn. En Sud-Afriko ĝenis lin, krom aliaj, vortoj negro – nigrulo. Ambaŭ laŭ PIV signifas la samon kaj pri negro eĉ ekzistis artikolo. Denove ni ekbatalis. Poste mi laŭ lia maniero "korektis" lian artikolon pri nanoteknologio kaj li ĉesis. Venis miaj pluaj artikoloj pri Papuo-Barato. Antaŭ ol mi komencis verki pri Papuo-Barato kaj pri indiĝenoj Dani, Asmat, Korowai, mi serĉis multajn informojn, eĉ mi trovis homon, kiu vivis tie kaj tiu skribis al mi krom aliaj informoj, ke mi elektis eble la plej komplikan temon por artikoloj. Ĉirkaŭ Papuo-Barato komencis novaj diskutoj, eble eĉ disputoj. Tiutempe mi jam estis koleriĝinta pro la konduto de Marcos kaj nun ankaŭ iom pro la diskutoj ĉirkaŭ Papuo-Barato, kie Slavik "korektis" miajn ĝustajn intervikiojn al neĝustaj artikoloj, sed poste Marcos saĝe redonis ilin reen. Intertempe mi ofte serĉis per hazarda paĝo artikolojn kaj ofte aperis al mi unufrazaj paĝoj pri italaj komunumoj kaj unu-du-frazaĵoj, kie mi sole eksciis, ke iu naskiĝis kaj mortis. En pluraj estis ŝablonoj ĝermo, ĝermeto kaj mi aldonis forigu. Sed ju pli ofte aperis al mi tiaj paĝoj, des pli multe mi koleris, ke tiaj artikoloj ĉi tie ekzistas. Ĉu iu pluredaktos ilin en estonta tempo, se temas plejparte pri homoj, kiuj jam antaŭ longe mortis kaj kiuj estis "famaj" inter esperantistoj aŭ ie en loka grupo? Miaopinie ne, ĉar de kie trovi informojn pri ili? Tial mi komencis forigadi ilin. Hazarde Paul korektis ion en tiu pri Éliane JOLLY, mi rigardis la artikolon kaj ekvidinte, ke tio estas plua el multaj unufrazaĵoj, mi forigis ĝin. Mi celis nenian konkretan atakon kontraŭ Paul. Miaopinie sufiĉus skribi liston de delegitoj de UEA (aŭ aliajn listojn) kaj tie indiki ĉiujn tiajn personojn kaj ni ĉiuj estus kontentaj. Mia konduto ne estis aŭtoritata.

Tio, kio poste okazis en diskutoj pri tiu forigo, estas por mi nekredebla. Bone, mi forigis la unufrazaĵon, sed vi montris vin al aliaj vikipediistoj, kiaj vi estas. Vi ne sciis pri la kaŭzoj, kiuj gvidis min al tio, ĉio, kion vi skribis en la diskuto, estis sole viaj konjektoj kaj opinioj de venĝemuloj. Jen vi havis motivon, vi tenis vin de ĉiu vorto, por ke vi povu ataki min. Via konduto ŝajnigis furiozadon ĉirkaŭ ĉasakiraĵo, kiu pli baldaŭ mordos ĝin. Sufiĉis skribi sole kelkajn liniojn. Ofte mi diras por mi: ‚Se vi skribus tiel longajn artikolojn, kiel longajn diskutojn vi skribas pri unu afero, Vikipedio baldaŭ povus fanfaroni pri multaj interesaj longaj artikoloj.‘ (Vidu disputojn pri majuskligado, pri alŝutado de informoj el telefonlibroj – denove mi demandas: ĉu iu povas aldoni unufrazaĵon kaj alia ne? Ĝenerale, ne gravas, pri kiu persono ni skribas.) Ĉi tie mankas reguloj por kreado de tiaj artikoloj – kiel longe ni atendos por plua redaktado? Ĉu ĝi entute okazos? Aŭ mi scias pri la temo minimumon kaj mi alŝutos informojn aŭ mi alŝutos nenion.) La furiozado rekte ŝprucis el vi. En mala flanko, kiam mi forigis unufrazaĵon, ekestis la nova ĉasado je mi.

Pluraj diras, ke Vikipedio estas serioza projekto, do kie estas tiuj seriozaj informoj? Ofte ŝajnas al mi, ke venas ĉi tien homoj, kiuj volas eble nur ludi en interreto, kiam ili alŝutas unu aŭ du frazojn kaj foriros. Ĉi vi volus havi tiajn artikolojn en viaj komputiloj? Certe ne. Mia imago pri Esperanto-Vikipedio estas tia, por ke ĝi havu minimume same kvalitajn artikolojn, kiel ekz. la angla, la germana kaj aliaj naciaj vikipedioj. Por ke Esperanto povu fanfaroni pri siaj artikoloj, por ke neesperantistaro povu diri, jen, eĉ en Esperanto eblas skribi tion, kio en mia nacia lingvo. Sed se ili ekvidos kvanton da unufrazaĵoj, ili eble diros, jen, en tiu Esperanto ili ne scias, kiel diri tion.

Do, por ke mi mallongigu tion. Se tio faros al vi bone, mi ĉi tie petas vian pardonon pro mia hasta forigo de ĵus redaktita artikolo kaj miaj eldiraĵoj. Miaj kialoj estas skribitaj supre. Eble ankaŭ kolero parolis anstataŭ vi pro miaj elparolaĵoj, do ĵetu je mi per ŝtono, kiuj estas senkulpaj. Petro 14. Mar 2006 09:27 (UTC)

Vi skribas pri mi: «ĉirkaŭ Papuo-Barato, kie Slavik "korektis" miajn ĝustajn intervikiojn al neĝustaj artikoloj». Ja mi korektis ĝuste; via artikolo temas pri la tuta okcidenta Papuo, kiu ne plu ekzistas kiel administracia unuo (malgraŭ kontraŭo de lokanoj). Kio nun nomiĝas "okcidenta Papuo" en Indonezio, estas la plej okcidenta pinto de la insulo, ne la tuta indonezia parto. La vikiligoj el via artikolo gvidis al la artikoloj ĝuste pri tiu pinta malpli granda provinco. Se vi parolis ĝuste pri ĝi, necesintus klare pri tio skribi kaj eventuale aldoni mapon. Pardonu, se mi ne komprenis vian intencon kaj malhelpis -- sed ja "redaktu kuraĝe" estas unu el ĉefaj principoj de internacia Vikipedio; se ni modestumus pri ŝanĝo de alies tekstoj, Vikipedio estus plena malsukceso kaj ne atingus la staton, kiun ankaŭ vi aspiras («neesperantistaro povu diri, jen, eĉ en Esperanto eblas skribi tion»). - Slavik IVANOV 18:30, 15. Mar 2006 (UTC)

Viaj eventualaj komentoj redakti

Ĉar estis mi, kiu ekigis la tutan diskuton, mi volas mallonge komenti. Min ne ĝenas, ke administrantoj forigas dosierojn. Sed en bone trovebla loko, ekzemple inter la Oftaj demandoj, estu klara difino pri la minumumaj kondiĉoj de artikolo (eble ili troviĝas ie, sed mi ne vidis ilin). Se tiam kunlaboranto tamen pekas, laŭ mi estus ĝentile, sed ankaŭ praktike, ke oni avertus la kunlaboranton per letereto. Mi nun eksciis pri la forigo, ĉar ĝi okazis dum mi estis ankoraŭ aldonanta frazojn. Se la forigo estus okazinta kelkajn minutojn poste, mi eble neniam estus rimarkinta, ke oni forigis artikolon, kiun mi provis plibonigi. PaulP 10:36, 14. Mar 2006 (UTC)


Ĉiu rigardu la ŝanĝojn de Marcos en la menciitaj artikoloj pri Borobuduro kaj Sud-Afriko. Vere temas pli plibonigoj, pri forigo de gramatikaj eraroj, pri strukturigo ktp. Ĉiu rajtas fari gramatikajn erarojn; ĉiu rajtas de tempo al tempo skribi frazon stile iom mallertan. Sed bonvolu akcepti, eĉ ĝoji, se iu plibonigas. Simple malakcepti plibonigojn ne estas vikipedieca kondutmaniero.

Petro krome mencias la artikolon Nanoteknologio. Jes, li fakte plibonigis kelkajn aferojn, kaj ĝuste tial eblas redakti fremdajn artikolojn en vikio. Tamen li ankaŭ enhavas malĝustigis frazon. Tion devis poste ripari Marcos.

Unufrazaĵoj pri esperantistoj estas problemo. Se oni fakte ne scias multon krom la fakto, ke iu estis delegito en iu urbo, eble oni menciu la nomon nur en la artikolo pri la koncerna urbo. Tamen ja eblas eltrovi pliajn informojn pri multaj tiaj unufrazuloj – eble ne interrete, sed per bona gazetarkivo. Feliĉe la interreto ne estas la nura ebla scifonto.

Ke vi nomas nin venĝemuloj, kiuj ĉasas vin, tio montras al mi ke vi ŝajne ne kapablas estimi la aliajn vikipediistojn kaj kunlabori kun ili. Kompreneble ne. Kun venĝemuloj ne eblas kunlabori. Venĝemuloj eble eĉ ĉasus vin kaj pripensus maladministrantigon. Tio estus bedaŭrinde kaj espereble ne necesos. Sed longajn artikolojn vi ĉiuokaze daŭre rajtus verki, kaj mi tre ĝojus pri tio. -- Robert Weemeyer 13:20, 14. Mar 2006 (UTC)

Robert, mi ne volis reagi, sed Venĝemuloj eble eĉ ĉasus vin kaj pripensus maladministrantigon. Kelkaj deziras nenion alian. Kiu volas hundon bati, tiu ĉiam trovos bastonon. Petro 14. Mar 2006 16:16 (UTC)
Ankoraŭ unu noto: Roberto, kiu kunlaboris kun mi, kiam mi estis redaktanta kategoriojn pri naskiĝintoj kaj mortintoj? Mi fritis sola preskaŭ la ses semajnoj, kiam la ceteraj nur rigardis min. Mi vidis tion laŭ tiutempaj lastaj ŝanĝoj. Poste, kiam mi anoncis mian rezignon pri tio, eble vi kaj tre malmulte da vikipediistoj de tempo al tempo aldonis la kategoriojn. Kiam mi laboregis pri ili, tio estis en ordo. Kial neniu aliĝis al mi? Kial neniu alia venis kaj diris: Rigardu, mi aldonos tion kaj vi tion, ĉu bone? Tiel ne okazis. Ĉiuj eble diris por si: Kiam li laboras, ni lasu labori lin. Mia opinio. Petro 14. Mar 2006 17:09 (UTC)
Petro, se vi tiom ofte (mi rimarkis, ke ofte eble eĉ troofte) emas ĉie mencii kion ĉion vi faris por la vikipedio, tiam mi ankaŭ aldonos unu peceton de mia flanko: Responde al via demando de la komenco de la unua alineo, bonvolu rigardi ĉi tien: [3]. Ĉu tio ja ne estas klara montro, ke iu (mi) estas inter tiuj, kiuj kunlaboris tiam kun vi pri la afero, kaj (miavidpunkte) ankaŭ multe helpis al tiu projekto? Kompreneble vin oni daŭre rememoros kiel ĝian inicatinton kaj homon, kiu el ĉiuj plej penis cele al ĝia atingo - kvankam mi ekdubetas, ke vi faris tion parte nur tial, por ke vi povu poste fanfaronaĉi pri tio kiel ĉi tie - ĉar ja kiam mi anoncis, ke mi post unu semajno verkos roboton por la afero, vi kvazaŭ la mutulo de alia via ekzemplo asertis, ke vi daŭre permane enigados la informojn ĝis kiam vi mem vidos la roboton en laboro (kvazaŭ nekredanta Tomaso). Eĉ Arno miamemore tiam konsilis al vi, ke vi prefere faru ion pli utilan kion nur homoj povas bone fari, kaj robotecan laboron lasu al robotoj. Sed, vi daŭre subfosadis la aferon, laboraĉante pri tiu rutina afero... Kaj nun eĉ hezitas diri, ke la aliaj tiam "nur rigardadis" vin - bonvolu konsultu la rilatajn diskutpaĝojn antaŭ ol eligi iun tian aserton. Ĉu vere okazis tiel, ke vi anoncis diskuteje vian emon okazigi tiuspecan ŝanĝon kaj dum ses semajnoj neniu ajne volis helpi al vi aŭ proponi pli taŭgan solvon? Ke vi kaŝfaradis ion sen diri ion ajn al aliaj kaj poste opiniadis sin preteratentata, tio ne estas argumento - pardonu, sed mi ne sekvadas vian kontribuliston ĉiutage por vidi, pri kio vi nun okupiĝas, kaj ĉu tute hazarde vi ne bezonas iun helpon pri tio. Petro, komunikado gravas. Tamen, oni devas tion lerni, kaj komuniki kiam indas kaj kiel taŭgas. Ankaŭ mi devas ankoraŭ multe labori kaj lerni pri tio, sed mi jam ekis. Mi ŝatus, se vi foje ankaŭ ekkonscius kaj decidiĝus fari simile. Vikie, Marek "Blahma" BLAHUŠ 23:55, 15. Mar 2006 (UTC)


La unua versio de la frazo Mutulo diris al surdulo, ke senpiedulo kuru. estas - laŭ mi - stile pli eleganta ol korektoj de Marcos al Muta homo anoncis al surda homo, por ke tiu, kiu ne havas la piedojn, kuru... Mi la pliajn korektojn ne kontrolis. Narvalo 13:41, 14. Mar 2006 (UTC)

Tiun frazon mi ne vidis en la artikoloj, kiujn menciis Petro. Mi supozas, ke li nur elpensis tiun ekzemplon por havi bonan argumenton. Marcos bone scias Esperanton, li ne skribas tiom malelegante. -- Robert Weemeyer 15:31, 14. Mar 2006 (UTC)
Tiu ĉi ekzemplo de Petro ne estis vere okazinta ekzemplo. Mi neniam korektis tian frazon. Li nur inventis tiun frazon por argumenti por sia afero. Sed kiel konfirmis Robert, la ŝanĝojn kiujn mi vere faris al la artikoloj de Petro vere estis stilaj plibonigoj. Tamen ĉio ĉi ne vere rilatas al la diskuto pri forigoj. Ni daŭrigu la diskutojn pri forigregularo kaj la rolo de la administrantoj en ĝi sur Vikipedio: Reguloj pri forigado. Marcos 15:32, 14. Mar 2006 (UTC)

Kio estas vandalismo? redakti

Mi kreis artikolojn pri Jaromír Jágr kaj Dominik Hašek, kiuj havas grandan informan valoron. Tuj sekve mi estis kulpigita, ke mi faras vandalismojn. La artikoloj estas kreitaj laŭ modelo de multaj artikoloj, kiuj estas ĉi tie en Vikipedio. Tial mi demandas: Kio estas vandalismo? Se miaj artikoloj pri Jágr kaj Hašek estas vandalismo (kiu ajn povas pluredakti ilin), do certe estas vandalismoj miloj da aliaj, kaj se miloj da aliaj samkvalitaj ne estas vandalismo, do ankaŭ pri Jágr kaj Hašek estas en ordo. Petro 12. Mar 2006 15:57 (UTC)

Se iu nomos ilin vandalismo, do kio poste estas ekz. Erik LUNDVALL? Kaj pluraj tute same similaj. Petro.

Viaj artikoloj taŭgas pro pluredakto, kiam mi iom pluredaktis ilin. -- Robert Weemeyer 17:11, 12. Mar 2006 (UTC)

"Vandalismo" estas kiel "terorismo", t. e. vorto kies sencon oni vastigas ĝisinfinite por fari el ĝi laŭcela kaj laŭplaĉa militilo kaj mensa terurigilo al kio ajn oni ne ŝatas! kaj tiel perdigante sian veran sencon!!

Due en la Vikipedio, kies filozofio kaj funkciado oni devas ne forgesi, konsiderinte sian libere kunlabora eco kaj eblo ĉiam al restarigo de aferoj forviŝitaj aŭ fuŝitaj, forigo de fuŝajoj aŭ aliaj nedezirindaĵoj, korekto, kaj konstanta pliigo kaj plibonigo fare de la aliaj, tia akuzo estas hipokrita. Ĉiam oni povas ŝanĝi aŭ plibonigi artikolon prefere ol lanĉi anatemojn (aŭ entute forviŝi ĝin !). (Eliott)