Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Historio de la templanoj

Sankta Bernardo de Clairvaux.
Sankta Bernardo de Clairvaux.

La historio de la templanoj daŭris dum ĉirkaŭ du jarcentoj en la Mezepoko de la fondiĝo de la ordeno komence de la 12-a jarcento ĝis la malfondiĝo komence de la 14-a jarcento. La templanoj estiĝis iom post la unua krucmilito. Ĉirkaŭ 1119, franca nobelo el Ĉampanjo, Hugo de Payns, kunigis ok kavalirojn, inter kiuj estis Gotfredo de Bouillon kaj kreis la ordenon. Ĝia misio estis protektado de la pilgrimuloj al la sanktaj lokoj en la Sankta Lando.

La reĝo de Jerusalemo Baldueno la 2-a donis al ili ejon ĉe la sudorienta parto de la Templa Monto, ene de la moskeo Al-Aksa. Ĉar la templa monto estis la sidejo de la iama templo de Salomono, la ordeno transprenis la nomon de la Povra Kavaliraro de Kristo el la salomona templo jerusalema. La oficiala fondiĝo de la templanoj okazis dum la koncilio de Troyes, la 13-an de januaro 1129, aparte konvokita por proklami la fondiĝon de la ordeno de la Templo. Post tia oficiala fondiĝo, la templanoj iĝis pli kaj pli konataj kaj estimataj en Eŭropo. Legu pli...