Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Vercors (montomasivo)

Vercors fotita de satelito

Vercors (prononce [ver-KOR]) estas montomasivo en Drôme kaj Isère, la plej okcidenta montargrupo de la francaj Alpoj. Je ĉiu flanko ĝiaj deklivoj tre krute leviĝas, pro kio nur en la 20-a jarcento eblis fari ĝin atingebla por la strata trafiko. Por tio oni plurloke trarompis la rokojn per galerioj, formitaj de eksplodigoj. La masivo estas pro sia limigita utiligeblo por mastrumado, la plej granda franca naturrezervejo kun 17.000 ha.

Vercors situas en la sudoriento de Francio, en la departementoj Isère kaj Drôme (apartenantaj al la regiono Rodano-Alpoj, france: Rhône-Alpes ) inter la urboj Grenoble kaj Die. La montomasivon limigas la riveroj Isère, Drac kaj Drôme. Oriente de ĝi situas la valo Trièves

Vercors estas memstara montomasivo kun longa alte situanta valo, en la direkto de nordo al sudo.
La monto Grand Veymont havas la plej altan pinton (2.341 m) de la masivo. Range sekvas La Grande Moucherolle (2.284 m).

Legu la artikolon...