Vikipedio:Polurado/Arkivo2009

Tajpeo Enurba Liŝan Dojeno Gimnazio redakti

La gramatiko de la artikolo similas tiun de la titolo, kiu por mi estas nekomprenebla. Tentate rekomendi forigon, mi proponas poluron de la artikolo, se iu havas la scion. Bedaŭrinde ne estas intervikiaĵoj, el kiuj eblus ĉerpi la informojn. – Umberto 19:55, 14. Maj 2009 (UTC)

En unu el la antaŭaj versioj ja estis intervikiaĵo, nome al la angla artikolo http://en.wikipedia.org/wiki/Taipei_Municipal_Lishan_Senior_High_School. Mirinde estas, ke al la artikolo ŝajne laboris pluraj personoj, kies "lingva nivelo" estas sama. Ĉu eble neniu inter ili konas Esperanton kaj ili tradukis per komputilo aŭ per vortaro? Mi provos kontakti la kontribuintojn. Mia ideo estas: se temas vere pri komencantaj Esperanto-parolantoj, ni provu iom helpi ilin; se temas pri funkciuloj de tiu lernejo, kiuj simple provas en ĉiuj lingvaj versioj de Vikipedio enmeti reklamon por sia instituto, ni simple viŝu la tuton. --PaulP - Disk. 20:17, 14. Maj 2009 (UTC)
Cetere, ekzistas ankaŭ iu artikolo Tajpeo Enurba Liŝan Dojena Gimnazio kiu ja havas kvar intervikiojn. --PaulP - Disk. 20:22, 14. Maj 2009 (UTC)
Neniu el la tri reagis al mia demando. Mi do nun proponas la forigon de la du artikoloj. --PaulP - Disk. 19:48, 17. Maj 2009 (UTC)

Internaciista Iniciato – La Solidareco inter la Loĝantaro redakti

Eble interesa artikolo, sed en neakceptebla lingvonivelo, tre verŝajne farita per tradukprogramo.--kani 22:13, 30. Maj 2009 (UTC)

Dankon pro la atentigo. Ankaŭ mi suspektas, ke temas pri komputila traduko (la traduko de la etikedo thumb al "dikfingro" ja sugestas tion). Sed ekzistas alilingvaj versioj. Sekve polurado kaj riparado eblus. Ni atendu ankoraŭ semajnon. Eble iu havos emon ripari ĝin. --PaulP@diskkont 15:11, 31. Maj 2009 (UTC)
Mi iom korektis la vortumon laŭ mia kompreno, sed plua poluro necesas. Ankaŭ mi pensas ke necesas renomigi la artikolon, ĉar vera nomo estas, evidente, Solidareco inter Popoloj aŭ io tia.--Goren 12:55, 1. Jun 2009 (UTC)
Dankon Goren. Mi do movos tiun ĉi sekcion al la "Polurinda artikoloj" --PaulP@diskkont 13:28, 7. Jun 2009 (UTC)
Ŝajne ĝi nun estas grandparte polurita. Mi forprenis la ŝablonon. --PaulP@diskkont 14:05, 7. Jun 2009 (UTC)

Lago de Ohrid redakti

Pluraj partoj, kiuj nun estas forkomentitaj, bezonas poluradon. --- Disk. 12:21, 28. Mar 2009 (UTC)

  Farite. Mi fakte preferis forigi la forkomentitan parton, kiu estis robote tradukita. Estus multe pli simpla entute retraduki la tekston ol ripari la robotan fuŝaĵon. Thomas Guibal 13:52, 23. Sep 2009 (UTC)

Ichiro Suzuki redakti

Artikolo en la angla lingvo kiu estas tradukenda. --86.95.208.192 19:09, 4. Dec 2009 (UTC)

Mi metis ĝin inter la forigendajn artikolojn. Tradukado estas pli ol polurado. La enmeto de alilingvaj artikoloj povus, se multaj praktikus ĝin, sensencigi la diverslingvajn vikipedion. Esence ĝi estas vandalaĵo, ĉar sciantoj de la alia lingvo ja povas konsulti la artikolon en la tiulingva vikipedio. – Umbert' 19:43, 4. Dec 2009 (UTC)

Alban Berg redakti

Artikolo laŭdinde kaj kuraĝe verkita aŭ tradukita, sed laŭ gramatiko, kiu ne kongruas kun la esperanta. Multon mi ne vere komprenas. Kiu komprenas, eble povas poluri. – Umberto 21:14, 12. Maj 2009 (UTC)

Hipokriteco redakti

Mi forkomentis la erarplenajn partojn, ĝis kiam la aŭtoro aŭ alia vikipediisto havas la tempon por poluri ilin. --- Disk. 12:45, 28. Mar 2009 (UTC)

Gamo-radia krevo redakti

Supozeble la artikolo estis maŝine tradukita el la angla. Ĝi certe estas interesa, sed havas multe da gramatikaj eraroj, falsaj amikoj kaj aliaj ecoj, kiuj igas ĝin malfacile komprenebla kaj malbona ekzemplo por aliaj aŭtoroj. – Umberto 19:48, 9. Apr 2009 (UTC)

Manuskriptoj de la Morta Maro redakti

Krom aliaj detaloj oni devas kunigi Manuskriptoj de la Morta Maro kun Pergamenaro de Morta Maro kaj Skribrulaĵoj de la Morta Maro. Kiu estas la plej ĝusta esprimo?--kani 13:55, 24. Dec 2009 (UTC)