Vikipedio:Roboto/Laboroj/Arkivo/2013

Subkategorioj de muzikologoj redakti

Mi proponas, ke la sekvaj subkategorioj estu analogie ŝanĝataj kiel ĉe la ŝanĝo de Muzikologoj al Muziksciencistoj:

Ĉu iu povus tion aranĝi robote? --Tlustulimu (diskuto) 10:51, 24 Apr. 2013 (UTC)

Precipe la Kategorio:Germanaj muzikologoj en kiu estas multaj artikoloj. En kategorio kun nur unu artikolo oni povas verŝajne korekti tion same rapide sen roboto. PaulP@diskkont 11:54, 24 Apr. 2013 (UTC)

  Farite --KuboF (diskuto) 13:11, 24 Apr. 2013 (UTC)

Stacio Ŭeno --> Stacio Ueno redakti

Laŭ la rezulto de Diskuto:Stacio Ueno, oni volas ŝanĝi la literumon de "Stacio Ŭeno" al "Stacio Ueno" en la paĝoj ligitaj. Ankaŭ estas artikolo nomata Stacio Ŭeno-hirokoĝi, kiu estas alinomenda al Stacio Ueno-hirokoĝi per la sama principo. Tamen, ni samtempe havas alian Vikipedio:Diskutejo/diskuton pri la transliterumo de tutaj japanaj stacidomoj. Laŭ la rezulto, ĝi povus esti Stacio Ueno-hirokōji kaj necesus alinomigata denove. Mi ne tre certas ĉi tiu peto estus ĝusta ĉar de mia unua peto ĉi tie, mi volus peti nur pri "Stacio Ueno" kaj vidi kio okazus kun la roboto. Amike, --Salatonbv (diskuto) 04:02, 3 Aŭg. 2013 (UTC)

  Ne farite Ĉar la nombro nur de Stacio Ŭeno estas ne tre multa, mi farus permane. Mi denove petus post la diskuto pri la tutaj stacidomoj.--Salatonbv (diskuto) 04:34, 5 Aŭg. 2013 (UTC)

Kategorio:Lingvistiko --> Kategorio:Lingvoscienco redakti

Laŭ la interkonsento de Kategorio-Diskuto:Lingvistiko, oni volas ŝovi

Bonvolu krei roboton redaktantan la kategorion pro ĉiu artikolo.--Salatonbv (diskuto) 04:34, 5 Aŭg. 2013 (UTC)

  Farite Nur mi postlasis unu subkategorion en la kategorio ĉar por tio bezonatus redakti ŝablonon, por kio mi tro lacas nun. --KuboF (diskuto) 00:04, 12 Aŭg. 2013 (UTC)

Bona laboro, KuBOT! Mi redaktis la ĝermokategorion. Dankon,--Salatonbv (diskuto) 01:09, 12 Aŭg. 2013 (UTC)