Viktar Cjareŝĉanka

belorusa politikisto kaj socia aktivulo

Viktar Cjareŝĉanka - beloruse Віктар Цярэшчанка, foje ankaŭ citita per la rusa traduko de sia nomo Виктор Терещенко/Viktor Tereŝĉenko, naskiĝis la 30-an de januaro 1950 en la vilaĝo Dubraŭka, distrikto Krasnopale, Mahilova regiono - estas belorusa politikisto kaj socia aktivulo.

Viktar Cjareŝĉanka
Persona informo
Naskiĝo 30-an de januaro 1950 (1950-01-30) (74-jaraĝa)
en Dubraŭka
Ŝtataneco Belorusio
Alma mater Q18511194 • Internacia Instituto de Administrado de Kievo • Delavara Ŝtata Universitato
Okupo
Okupo ekonomikistopolitikisto • maŝinisto • inĝeniero
TTT
Retejo http://tereshchenko.org
vdr

Dum la prezidantaj elektoj de Belorusio 2010 li estis unu el la kandidatoj. En la nokto de la 19-a al la 20-a de decembro, li kaj preskaŭ ĉiuj aliaj opoziciaj kandidatoj estis arestitaj por organizi kaj partopreni en protestoj kontraŭ fraŭdo de elekto. La kunkandidato Rihor Kastusjoŭ estis la sola el tiuj kandidatoj kiu sukcesis kontesti la voĉdonajn rezultojn, ĉar kandidato devas doni la plendon persone, sed Viktar Cjareŝĉanka kaj la aliaj kandidatoj ne povis fari tion, ĉar ili estis jam en malliberejo.