Viktor Szakály
Viktor Szakály [sakAj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szakály Viktor estis hungara kajakisto, dufoja mondĉampiono.
Viktor Szakály | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de januaro 1975 (49-jaraĝa) en Szekszárd |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | kajakisto • sportisto |
Viktor Szakály[1] naskiĝis la 12-an de januaro 1975 en Szekszárd.
Biografio redakti
Viktor Szakály en 1983 komencis kajakadi, en la sekva jaro li jam venkis en junulara konkurso. Ekde 1993 li konkursis en maratona distanco, kiu ne estas akceptita en Olimpikoj. Li estis hungara ĉampiono duope en 1996. En mondĉampionumoj li estis la unua en 1998 kaj 1999, la dua en 2005 kaj la tria en 2004. Li intertempe akiris inĝenieran diplomon en branĉo energio en 1997 en Teknikuniversitato de Budapeŝto.