Vilaĝa preĝejo de Horba

La luterana Vilaĝopreĝejo de Horba (germane: Dorfkirche Horba) staras en urbokvartalo de Königsee en Germanujo situante sur senarbarigita altebenaĵo de Turingia Arbaro.

La protestantisma preĝejo en Horba

Historio redakti

 
Honorilo por falintaj soldatoj

La kirko starigitis inter 1667 kaj 1668: ĉu estis ekzistinta antaŭula porliturgia ejo tute ne klaras.

En la 1968-a jaro faritis profundaj restaŭradlaboroj. Kune kun la interna nmeblaro, la ĉirkaŭanta tombejo, ĉirkaŭfortikaĵo kaj la monumento por falintaj soldatintaj vilaĝanoj ĝi figuras sur listo de monumentprotektotaĵoj de Königsee.[1]

Enkirke estas du sonoriloj, unu el 1668 kaj la alia el de post 1945. La baptujo datumas el la 16-a jarcento estante el kalkoŝtono. La altaro kreitis en la unua duono de la 17-a jarcento el kiu tempo estas krome la ambona altaro. Koncerne la orgenon temas pri la unua verko de la orgenfaristo Johann Friedrich Schulze el Paulinzella.[2] La firstotureto estas de 1885.

Notoj redakti

Notoj redakti

50.6798611.123945