Vilaĝpreĝejo de Seitenroda

La preĝejo de Seitenroda (germane: Dorfkirche Seitenroda) troviĝas en Seitenroda, proksime de Kahla en Germanujo. Apartenas ĝi al la paroĥa sekcio de Trockenborn ene de la distrikto de Eisenberg de la Evangelia eklezio en Meza Germanujo.

la protestantisma vilaĝa kirko

Malpost la kirko altiĝis la majesta Kastelo Leuchtenburg de kiu la kirko bone videblas. Pli eoste situas Stadtroda.

Historio redakti

Konkreta stariĝdato ne estas konata. Klaras ke la ejo havis plurajn alikonstruadojn kies simpatia modesteco interne kaj malinterne egalas. Norde kaj oriente estas fenestroj kun ogivaj arkoj el la 16-a kaj 17-a jarcentoj kaj la galerioj en la naveto. La vitraloj rektangulaj sudaj alvenis post alikonstruo en la 1838-a jaro. La orgenon konstruis en 1838/39 Friedrich Menger el Paulinzella. De tiam datumas ankaŭ la galerioj (ĉiuflanke krom eoste) kaj fenestroj similas al la aferoj en la kastelkapelo de ĉe Leuchtenburg. Tio ŝuldiĝas al la deĵorantaj pastoroj kiuj ĉiam respondecis ankaŭ pri la surburga animzorgado. Ne forgesendas ke Leuchtenburg longe estis prizono kie pastroj ĉiam necesas.

Eksteraj ligiloj redakti

50.80430711.618135