Villárdiga [biLJARdiga] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos, en plej nordoriento de la provinco, angule kun la Provincoj Leono kaj Valadolido.

Villárdiga
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49129
Demografio
Loĝantaro 67  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 49′ N, 5° 28′ U (mapo)41.819166666667-5.4638888888889Koordinatoj: 41° 49′ N, 5° 28′ U (mapo) [+]
Alto 680 m [+]
Areo 16,92 km² (1 692 ha) [+]
Villárdiga (Provinco Zamoro)
Villárdiga (Provinco Zamoro)
DEC
Villárdiga
Villárdiga
Situo de Villárdiga
Villárdiga (Hispanio)
Villárdiga (Hispanio)
DEC
Villárdiga
Villárdiga
Situo de Villárdiga

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villárdiga [+]
vdr
Municipoj de la komarko de Tierra de Campos en la provinco Zamora.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 16,90 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 77 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 450 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 40 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.

Estas atestaĵoj de prahistoria loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado en la 10-a jarcento. Plej frua klara mencio estas de la jaro 1130. Ĝi apartenis al la [Tempanoj]] kaj poste al Villalpando.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis.

Proksimeco al San Martín de Valderaduey faras ke ambaŭ vilaĝoj ŝajnas unusola, kaj tiukadre estas popola proverbo "San Martín y Villárdiga dos lugares son, que desde lejos parecen la luna y el sol" (San Martín kaj Villárdiga estas du loĝlokoj, kiuj de malproksime ŝajnas la luno kaj la suno).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti