Villa Hidalgo (Jalisco)

Tiu ĉi artikolo temas pri la komunumo Villa Hidalgo de la subŝtato Jalisco de Meksiko, kaj pri ties ĉefa loĝloko. En la subŝtato Oaxaca ekzistas samnomaj komunumo kaj ĉefa loĝloko, kaj ankaŭ la ĉefa loko de la komunumo Hidalgo (Durango) havas la nomon Villa Hidalgo.

Villa Hidalgo estas unu el la 126 komunumoj de la meksika subŝtato Jalisco. La ĉefurbo de la komunumo same nomiĝas Villa Hidalgo. La ŝlosilnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 14 116.

Villa Hidalgo
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Jalisco
Regiono Altos Norte
Demografio
Loĝantaro 17 291
Loĝdenso 41 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 21°40′N 102°35′U  /  21.667°N, 102.583°U / 21.667; -102.583 (Villa Hidalgo (Jalisco)) (mapo)
Alto 1 930 m
Areo 510,93 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC -6
Situo de Villa Hidalgo (Jalisco) en Meksiko (Meksiko)
Situo de Villa Hidalgo (Jalisco) en Meksiko (Meksiko)
DMS
Situo de Villa Hidalgo (Jalisco) en Meksiko
Situo de Villa Hidalgo (Jalisco) en Meksiko
Situo de Villa Hidalgo (Jalisco) en Meksiko

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villa Hidalgo Municipality [+]
vdr

Geografio redakti

Villa Hidalgo apartenas al la regiono Altos Norte kiu situas en la nordoriento de la subŝtato Jalisco (nordoriente de la regiono Altos Sur). Villa Hidalgo limas norde al la meksika subŝtato Aguascalientes. Al tiu regiono apartenas 8 komumoj. La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 17291 loĝantojn. El tiuj estis 8222 viroj kaj 9069 virinoj. La komunumo havas surfacon de 510,93 km². La meza alteco estas 1930 metroj super la marnivelo. La meza jara temperaturo estas 19 C. En la komunumo estas 601,9 mm da precipitaĵo jare.

 
Situo de la koncerna regiono en la subŝtato Jalisco.

Sociogeografio redakti

En la jaro 1995 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 4029 viroj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 3718 scipovis legi kaj skribi kaj 310 viroj estis analfabetoj. Do 7.69 % de la viroj estis analfabetoj. En la sama jaro en la komunumo vivis 4526 virinoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 4162 sciis legi kaj skribi kaj 364 virinoj estis analfabetoj. Do 8,04 % de la virinoj estis analfabetoj. En 1995 en Villa Hidalgo vivis 11976 personoj kiuj aĝis pli ol 5 jaroj. El tiuj estis 4 indiĝenoj. Tio signifas ke 0,033 % de la loĝantaro en la koncerna jaro estis indiĝenoj.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj redakti