Villamañán

(Alidirektita el Villacé)

Villamañán [biljamaNJAN] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Esla-Campos, en la sudoriento de la provinco kaj en la historia areo Vega de Toral. Villamañán estas komprenebla etimologie kiel Vilaĝo Granda (el magna) aŭ pli verŝajne tra araba fare de mozaraboj Vilaĝo de Fontoj.

Villamañán
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24234
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 067  (2023) [+]
Loĝdenso 18 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 19′ N, 5° 35′ U (mapo)42.321666666667-5.5822222222222Koordinatoj: 42° 19′ N, 5° 35′ U (mapo) [+]
Alto 765 m [+]
Areo 57,8 km² (5 780 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villamañán (Provinco Leono)
Villamañán (Provinco Leono)
DEC
Villamañán
Villamañán
Situo de Villamañán
Villamañán (Hispanio)
Villamañán (Hispanio)
DEC
Villamañán
Villamañán
Situo de Villamañán

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villamañán [+]
vdr
Komarkoj de la provinco Leono; Esla-Campos sudoriente, oranĝece.
Preĝejo de San Esteban de Villacalbiel.
Preĝejo de Villacé.
Panoramo de Villamañán.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Benamariel, San Esteban de Villacalbiel, Villacalbiel, Villacé kaj Villamañán, okupas totalan areon de 57,80 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 083 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 500 loĝantojn el la 1980-aj jaroj pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 36 km de Leono, provinca ĉefurbo; trapasas la municipan teritorion la rivero Esla.

Ĝi limas norde kun Cabreros del Río, Ardón kaj Valdevimbre, sude kun San Millán de los Caballeros, oriente kun Fresno de la Vega, kaj okcidente kun Pobladura de Pelayo García kaj Bercianos del Páramo.

Historio redakti

Estas atestiloj el antaŭromia epoko kaj en Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono. Plej fruaj mencioj estas de 905 kaj 965.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (maizo kaj aliaj irigaciaj cerealoj, beto, vitejoj) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, vinkeloj, piedirado), krom brikofabriko.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

 
Panoramo de Villacé el la vojo de la vinkeloj.