Villafrechós [biljafreĈOS] estas municipo en la nordo de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos en la nordo de la provinco.

Villafrechós
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47810
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 453  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 54′ N, 5° 13′ U (mapo)41.893333333333-5.2186111111111Koordinatoj: 41° 54′ N, 5° 13′ U (mapo) [+]
Alto 740 m [+]
Areo 60,51 km² (6 051 ha) [+]
Villafrechós (Provinco Valadolido)
Villafrechós (Provinco Valadolido)
DEC
Villafrechós
Villafrechós
Situo de Villafrechós
Villafrechós (Hispanio)
Villafrechós (Hispanio)
DEC
Villafrechós
Villafrechós
Situo de Villafrechós

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villafrechós [+]
vdr
Villafrechós en la provinco Valadolido.
La Tierra de Campos de la provinco Valadolido, viole, norde.
Preĝejo.
Konvento de Sankta Klara.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 60,49 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 462 loĝantojn. Ĝi perdis 1 200 loĝantojn el la fino de la 19-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 57 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Morales de Campos, Santa Eufemia del Arroyo, Barcial de la Loma, Villamuriel, Villabrágima kaj Palazuelo de Vedija. La municipa teritorio estas trapasata de la rivero Navajos, konata ankaŭ kiel Bustillo aŭ Ahogaborricos, alfluanto de Valderaduey.

Historio redakti

Proksime oni trovis restaĵojn de vakceoj kaj de romianoj. En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.

Ĉirkaŭ 1904 estis strikoj pro troa malriĉeco. En 1936 komence de la Hispana Enlanda Milito la frankisma armeo kontrolis la areon kaj ĝi restis ekster la batalfronto. En Villafrechós naskiĝis Salvador Bezos, kies adoptita nepo estos la fondinto de Amazon, nome Jeff Bezos.[1]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Kristoforo konstruita el ŝtono inter la 15-a kaj 16-a jarcentoj, kun tri navoj separitaj de pilieroj kiuj subtenas duoncirklajn arkojn. Aliaj interesaĵoj estas la Konvento de Sankta Klara, gotikstila, konstruita dum la 15-a jarcento kaj la Ermitejo de Nia Sinjorino de Kabo de la 17-a jarcento, el briko. El muelejoj restas nur unu kaj la kolombejoj estis uzataj pro la kolombofeko (kiel sterko) kaj por la kolombidoj kiel manĝaĵo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti