Valderaduey [balderaDŬEJ] estas rivero de nordokcidenta Hispanio, alfluanto dekstre de la rivero Doŭro. Ĝi trapasas areojn de la provincoj Leono, Valadolido kaj Zamoro, pli malpli en direkto norde suden.

Valderaduey
rivero
Bazaj informoj
Longeco 158 km
Fluo
Geografio
Landoj Hispanio
Regionoj Provinco Zamoro
vdr

Historie, la rivero nomiĝis Aratoi kaj de tie deriviĝis al Araduey kaj poste al «Val d'Aratoi» kaj «Valderaduey» (valo de Aratoi). En la jaro 949 tertremo ŝanĝis ĝian akvofluejon.​ ​

Elfluejo de Valderaduey en Doŭro.

La rivero Valderaduey ekfluas en loko nomita Fuententable de la monto Riocamba, apartenanta al Renedo de Valderaduey (loĝloko de Villazanzo de Valderaduey). Ĝi trapasas municipajn teritoriojn de Sahagún, Becilla de Valderaduey, Castroponce, San Martín de Valderaduey, Cañizo kaj Villalpando. Ĝi enfluas en la dekstra bordo de Doŭro, ĉe Villagodio, je ĉirkaŭ 3 km de la urba kerno de Zamoro, ene de ties municipa teritorio.