Villalón de Campos

Villalón de Campos [biljaLON deKAMpos] estas municipo en la nordo de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos en la nordo de la provinco. Villalón de Campos estas etimologie komprenebla kiel Vilaĝo de Kampoj.

Villalón de Campos
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47600
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 526  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 6′ N, 5° 2′ U (mapo)42.0984494-5.0347132Koordinatoj: 42° 6′ N, 5° 2′ U (mapo) [+]
Alto 843 m [+]
Areo 169,93 km² (16 993 ha) [+]
Villalón de Campos (Provinco Valadolido)
Villalón de Campos (Provinco Valadolido)
DEC
Villalón de Campos
Villalón de Campos
Situo de Villalón de Campos
Villalón de Campos (Hispanio)
Villalón de Campos (Hispanio)
DEC
Villalón de Campos
Villalón de Campos
Situo de Villalón de Campos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villalón de Campos [+]
vdr
Villalón de Campos en la provinco Valadolido.
La Tierra de Campos de la provinco Valadolido, viole, norde.
Placo, preĝejo, pilorio.
Monero de Henriko la 4-a stampita en la monerstampejo de Villalón de Campos.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 70,33 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 526 loĝantojn. Ĝi perdis 3 300 loĝantojn el la 1850-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 67 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun la provinco Palencio. Parto de la municipa teritorio estas integrita ene de la Birdoprotekta Areo ZEPA La Nava - Campos Norte​ apartenanta al la Reto Natura 2000.

Historio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. El la 15-a al 17-a jarcentoj la loko estis senjorlando jurisdikcia de la familio Pimentel graf-dukoj de Benavente, poste grafoj de Villalón. Dum la 15-a kaj 16-a jarcentoj la loko estis sidejo de grava foiro por vend-aĉeto de brutaro, laŭ protekto de la familio Pimentel, influaj je komarka nivelo.

La rura krizo de fino de la 19-a jarcento kaj komenco de la 20-a jarcento kun la plago de filoksero rezultis en alta konflikteco inter la posedantoj kaj la laboristoj. Ankaŭ la prezokrizo de la Unua Mondmilito pliakrigis la socian situacion.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (gravas fromaĝproduktado) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la pilorio konsiderata la plej prilaborita de Hispanio, konstruita en la 16-a jarcento, de gotika stilo kaj deklarita Nacia Monumento. La preĝejo de Sankta Mikaelo estas templo de mudeĥara gotiko, en kiu estas la tombomonumento de la leona pastro don Diego González del Barco, de Juan de Juni kaj Virgulino kun infano atribuita al Berruguete. Krome estas la preĝejo de Sankta Johano kun rimarkinda retablo, la preĝejo de San Pedro kun turo kvinetaĝa kaj la ermitejo de Nuestra Señora de Fuentes je 2 km de la loĝloko.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti