Villalba de la Lampreana

Villalba de la Lampreana [biLJALba delalampreAna] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos, en plej nordoriento de la provinco, angule kun la Provincoj Leono kaj Valadolido. Villalba de la Lampreana estas etimologie tradukebla al Blanka Vilaĝo de la Lampreana, el kio Blanka aludas al la blankeca tereno pro abundo de salo kaj Lampreana aludas al areo kie oni bredis petromizojn (lamprea) por monaĥoj. Ties teritorio estas inkludita en la natura rezervejo de Lagetoj de Villafáfila.

Villalba de la Lampreana
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49126
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 215  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 45′ N, 5° 38′ U (mapo)41.743333333333-5.6413888888889Koordinatoj: 41° 45′ N, 5° 38′ U (mapo) [+]
Alto 679 m [+]
Areo 28,22 km² (2 822 ha) [+]
Villalba de la Lampreana (Provinco Zamoro)
Villalba de la Lampreana (Provinco Zamoro)
DEC
Villalba de la Lampreana
Villalba de la Lampreana
Situo de Villalba de la Lampreana
Villalba de la Lampreana (Hispanio)
Villalba de la Lampreana (Hispanio)
DEC
Villalba de la Lampreana
Villalba de la Lampreana
Situo de Villalba de la Lampreana

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villalba de la Lampreana [+]
vdr
Municipoj de la komarko de Tierra de Campos en la provinco Zamora.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 28,29 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 223 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 750 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 32 km de Zamoro, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Villarrín de Campos, Villafáfila, Manganeses de la Lampreana, Cañizo, Pajares de la Lampreana, Arquillinos kaj Castronuevo de los Arcos.

Estas atestaĵoj de prahistoria loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. Plej frua mencio estas de la jaro 940. Ĝi apartenis al la Ordeno de Santiago, kies krucovideblas en la blazono.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (kolombejoj).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti