Villalba de los Llanos

Villalba de los Llanos [biLJALba delosLJAnos] estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco. Villalba de los Llanos estas tradukebla etimologie al Blanka Vilaĝo de la Ebenaĵo.

Villalba de los Llanos
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37446
Demografio
Loĝantaro 113  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 48′ N, 5° 58′ U (mapo)40.800833333333-5.9730555555556Koordinatoj: 40° 48′ N, 5° 58′ U (mapo) [+]
Alto 834 m [+]
Areo 36,78 km² (3 678 ha) [+]
Villalba de los Llanos (Provinco Salamanko)
Villalba de los Llanos (Provinco Salamanko)
DEC
Villalba de los Llanos
Villalba de los Llanos
Situo de Villalba de los Llanos
Villalba de los Llanos (Hispanio)
Villalba de los Llanos (Hispanio)
DEC
Villalba de los Llanos
Villalba de los Llanos
Situo de Villalba de los Llanos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villalba de los Llanos [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Cuarto de Arriba, Cuarto del Medio, Maza de San Pedro, Monte Abajo, Monte Alto, Negrillos kaj Villalba de las Llanos, okupas totalan areon de 36,78 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 137 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 400 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Preĝejo de la Asunción.

Limas kun loĝlokoj Matilla de los Caños del Río, Vecinos, Carrascal del Obispo kaj Robliza de Cojos. Ĝi distas 34 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis en la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas brutobredado (bovoj kaj porkoj en kverkaroj). Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ redakti