Villalengua
Villalengua [biljaLENgŭa] estas municipo de Hispanio, en la centro de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas Calatayud, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La loknomo Villalengua estis iam Villaluenga, kiu estus etimologie komprenebla kiel Granda Vilaĝo.
Villalengua | |||
---|---|---|---|
municipality of Aragon (en) vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 50216 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 289 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 7 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 26′ N, 1° 50′ U (mapo)41.435277777778-1.8402777777778Koordinatoj: 41° 26′ N, 1° 50′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 770 m [+] | ||
Areo | 40,163262 km² ( 401 6.3 262 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villalengua [+] | |||
Geografio
redaktiVillalengua estas municipa teritorio en la centro de la komarko Comunidad de Calatayud, kie ĝi estas inter Torrijo de la Cañada norde kaj Moros sude. Ĝi estas borde de la rivero Manubles, alfluanto de la rivero Jalón. Ĝi estas alirebla laŭ la ŝoseo A-1502.
La loĝloko Villalengua mem estas je 106 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 770 msm en la Iberia Sistemo, ĉe la valo de la rivero Manubles. Oriente estas Cervera de la Cañada.
Historio
redaktiAlfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1122 post la konkero de Calatayud.
Dum la Mezepoko ĝi estis filio kaj senjorlando de la Ordeno de Sankta Johano de Jerusalemo.
Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Villalengua kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 291 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.
Aktualo
redaktiTradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj vitejoj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.
Aliaj altiraĵoj estas la gotika preĝejo kun baroka kupolo, kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero.