Villalgordo del Júcar

Villalgordo del Júcar [biljalGORdo delĤUkar] estas municipo de Hispanio apartenanta al la provinco Albacete, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Manĉo. Ĝi apartenas al la komarko Mancha Júcar-Centro en la nordo de la provinco, kaj en la parto Manĉo lime kun la provinco Kvenko. Estas areo de 46,68 km² je 680 msm.

Villalgordo del Júcar
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 02636
Demografio
Loĝantaro 1 086  (2023) [+]
Loĝdenso 23 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 18′ N, 2° 4′ U (mapo)39.2959868-2.0630918Koordinatoj: 39° 18′ N, 2° 4′ U (mapo) [+]
Alto 680 m [+]
Areo 46,37 km² (4 637 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villalgordo del Júcar (Hispanio)
Villalgordo del Júcar (Hispanio)
DEC
Villalgordo del Júcar
Villalgordo del Júcar
Situo de Villalgordo del Júcar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villalgordo del Júcar [+]
vdr
Villalgordo del Júcar en la Provinco Albaceto.

Villalgordo del Júcar havas 1 094 loĝantojn (2019) kun denseco de 24,1.

Geografio redakti

Ĝi estas norde de la provinco, en la centra parto de la limo kun la najbara provinco Kvenko je 49 km de la provinca ĉefurbo, en la valo de la rivero Júcar (tio videblas kaj en la foto kaj stilizita en la blazono) en sia paso tra ebenaĵo kun malgranda monteto. Estas integrita en la jurisdikcia teritorio de La Roda, kaj ĉirkaŭita de pinaroj kaj kampoj de kultivo sen irigacio. La municipo ne havas loĝatajn submunicipojn, la urba kerno estas la nura loĝata domarkerno.

Historio redakti

Villalgordo del Júcar apartenis al Alarcón. En la epoko de la Katolikaj Gereĝoj la loko estis inkludita en Kastilio, kiel apartenanta al Villanueva de la Jara kiam tiu kliniĝis al la monarkoj kaj ne al Markizo de Villena, posedanto de la teroj. Poste Villalgordo del Júcar separiĝis de Villanueva de la Jara en 1672, kiam en tempo de la reĝo Karolo la 2-a oni donis la titolon de Villa.

 
Palaco de Gosálvez.

En 1842 Santiago Gosálvez instalis apude, sed en la municipa teritorio de Casas de Benítez, fabrikon de faruno, alian de fadenoj kaj la duan fabrikon en Hispanio de kontinua papero. La brilo de tiu industrio nune malaperinta montriĝas en la ruinigita Palaco de Gosálvez.

En 1940 oni atingis pinton de 2 040 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado kaj oni venis al la nunaj mil loĝantoj.

Vidindaĵoj redakti

  • Preĝejo de Sankta Maria Magdala.
  • Ĉefa placo kun urbodomo.
  • Palaco de Gosálvez.
  • Rivero Júcar.

Vidu ankaŭ redakti