Villanueva de la Condesa
Villanueva de la Condesa [biljaNŬEba delakonDEsa] estas municipo en la nordo de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos en la nordo de la provinco. Villanueva de la Condesa estas etimologie rilatebla al Nova Vilaĝo de la Grafino.
Villanueva de la Condesa | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 47608 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 58 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 9′ N, 5° 6′ U (mapo)42.149166666667-5.0961111111111Koordinatoj: 42° 9′ N, 5° 6′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 797 m [+] | ||
Areo | 11,37 km² (1 137 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villanueva de la Condesa [+] | |||
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 11,37 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 58 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn el la 1950-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 76 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.
La tereno konsistas el stepaj cerealkampoj, kie eblas trovi ekzemplerojn de stepobirdoj kiaj otidoj, Tetrax tetrax kaj Otis tarda, burinoj, Burhinus oedicnemus, pterokloj, cirkuoj ktp.
Historio
redaktiEn Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. Plej frua mencio de Villanueva de la Condesa estis de 1062, kiam dokumento referencas al la tiam “Villa Nova de Galindo Núñiz”, unua konata nomo de la nuna Villanueva de la Condesa. En la libro Becerro de las Behetrías, en 1352, la loĝloko estis ene de la Merindad de Carrión, apartenanta al doña Inés Ramírez, filino de Diego Ramírez, gravulo de Leono dum la tumulta regotempo de Ferdinando la 4-a. Ferrán Alfonso de Zorita, lombardis en 1392 Villanueva de la Condesa al Ruy Ponce de León, tiam senjoro de Vega de Ruiponce kaj de Morales de Campos, en la sama komarko.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Petro, de la 16-a jarcento, kun mikso de gotika kaj mudeĥara stiloj. Sur monto de iama kastelo estas rigardejo kaj ene iamaj vinkeloj, nun distrejoj aŭ stokejoj.