Villaquirán de la Puebla
Villaquirán de la Puebla [biljakiRAN delaPŬEbla] estas loĝloko kaj municipo en la okcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la sudo de la komarko Odra-Pisuerga.
Villaquirán de la Puebla | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09119 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 44 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 17′ N, 4° 6′ U (mapo)42.283055555556-4.1013888888889Koordinatoj: 42° 17′ N, 4° 6′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 814 m [+] | ||
Areo | 11,48 km² (1 148 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villaquirán de la Puebla [+] | |||
Geografio redakti
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 11,48 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 48 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 30 el 1991.
1991 | 1996 | 2001 | 2004 | |||
---|---|---|---|---|---|---|
79 | 78 | 65 | 57 |
Ĝi distas 45 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj estas iom oriente de Castrojeriz kaj nordokcidente de Los Balbases kaj de Villaquirán de los Infantes.
Historio redakti
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
Villaquirán de la Puebla formis parton de la partido de Castrojeriz en la kategorio de izolaj loĝlokoj, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos.
Aktualo redakti
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.
Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Mikaelo.