Villarejo de la Peñuela

Villarejo de la Peñuela estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Villarejo de la Peñuela
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16...
Politiko
Urbestro Gonzalo González Castillejo
Demografio
Loĝantaro 19  (2016)
Loĝdenso 1,46 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 5′ N, 2° 25′ U (mapo)40.0878672-2.4098137Koordinatoj: 40° 5′ N, 2° 25′ U (mapo) [+]
Alto 1 946 m [+]
Areo 13,02 km² (1 302 ha)
Villarejo de la Peñuela (Provinco Kvenko)
Villarejo de la Peñuela (Provinco Kvenko)
DEC
Villarejo de la Peñuela
Villarejo de la Peñuela
Situo de Villarejo de la Peñuela
Villarejo de la Peñuela (Hispanio)
Villarejo de la Peñuela (Hispanio)
DEC
Villarejo de la Peñuela
Villarejo de la Peñuela
Situo de Villarejo de la Peñuela

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villarejo de la Peñuela [+]
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas villarejeño. La censita loĝantaro en 2016 estis de 19 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,46 loĝ/km².

Situo redakti

Villarejo de la Peñuela estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kvenka Alkario en la norda parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 943 m super marnivelo. La areo de ties teritorio estas de 13,02 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°05′16″N 2°24′35″Ok. Ĝi situas je ĉirkaŭ 26 km de la provinca ĉefurbo, nome Kvenko.

Limas kun la municipaj teritorioj de Abia de la Obispalía, Torrejoncillo del Rey, Los Valdecolmenas kaj Villar y Velasco. Villarejo de la Peñuela estas en valo situa inter la montoj de la hispana centra altebenaĵo, en la enklavo Cabrejas. En tiu vilaĝo estas rivero pro kiu plej verŝajne oni fondis tie la municipon, ĉar tiu ebligis fekundan kultivaron.

 
Etendo de la municipa teritorio ene de la provinco Kvenka.
Nordokcidente: Los Valdecolmenas Norde: Villar y Velasco Nordoriente: Villar y Velasco
Okcidente: Los Valdecolmenas   Oriente: Abia de la Obispalía
Sudokcidente: Torrejoncillo del Rey Sude: Torrejoncillo del Rey Sudoriente: Abia de la Obispalía

Historio redakti

Aperis romiaj ruinoj, sed post tio estas nur la preĝejo de la 16a jarcento.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Ĝis meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Villarejo de la Peñuela kun pli ol 230 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Villarejo de la Peñuela kie oni alvenis al la nunaj 19.

Ekonomio redakti

Agrikulturo (olivoj kaj cerealoj) kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Vidu ankaŭ redakti