Villar y Velasco
Villar y Velasco [biĜAR ibeLASko] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo. Ĝi estas formita de la domaroj Villar del Maestre kaj Cuevas de Velasco, kiu estas la municipa ĉefurbo.
Villar y Velasco | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Poŝtkodo | 16... | ||
Politiko | |||
Urbestro | Maria de la Cruz Atienza Hernando | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 92 (2016) | ||
Loĝdenso | 1,49 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 8′ N, 2° 25′ U (mapo)40.14024215-2.41632697601Koordinatoj: 40° 8′ N, 2° 25′ U (mapo) [+] | ||
Areo | 61,77 km² (6 177 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villar y Velasco [+] | |||
Loĝantoj redakti
La censita loĝantaro en 2016 estis de 92 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,49 loĝ/km².
Situo redakti
Villar y Velasco estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Kvenka Alkario en la norda parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 978 m super marnivelo. La areo de ties teritorio estas de 61,77 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°08′25″N 2°24′59″Ok.
La municipa teritorio limas kun tiuj de Abia de la Obispalía, Fuentenava de Jábaga, Huete, Villarejo de la Peñuela, Villas de la Ventosa kaj Los Valdecolmenas.
Nordokcidente: Villas de la Ventosa | Norde: Villas de la Ventosa | Nordoriente: Villas de la Ventosa |
Okcidente: Huete | Oriente: Fuentenava de Jábaga | |
Sudokcidente: Los Valdecolmenas | Sude: Villarejo de la Peñuela | Sudoriente: Abia de la Obispalía |
Historio redakti
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Ĝis meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Villar y Velasco, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Villar y Velasco kie oni alvenis al la nunaj 92.
En 1976 oni aprobis la kunigon de la iamaj municipoj Cuevas de Velasco kaj Villar de Velasco, kio okazigis la kreon de la nova municipo Villar y Velasco.[1]
Ekonomio redakti
Agrikulturo (olivoj kaj cerealoj) kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.