Villarluengo [biljarLŬENgo] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la centro de la orienta komarko Maestrazgo, kies administracia ĉefurbo estas Cantavieja. La loknomo Villarluengo estas etimologie komprenebla kiel Longa Vilaĝo eble cele al Alta Vilaĝo.

Villarluengo
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 44559
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 181  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 39′ N, 0° 32′ U (mapo)40.6484615-0.53099270000001Koordinatoj: 40° 39′ N, 0° 32′ U (mapo) [+]
Alto 1 119 m [+]
Areo 157,889646 km² (1 578 8.9 646 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villarluengo (Provinco Teruelo)
Villarluengo (Provinco Teruelo)
DEC
Villarluengo
Villarluengo
Situo de Villarluengo
Villarluengo (Hispanio)
Villarluengo (Hispanio)
DEC
Villarluengo
Villarluengo
Situo de Villarluengo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villarluengo [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝi estas je 97 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, sur 1119 msm de altitudo.​ La municipa teritorio estas en la centro de la komarko en kiu ĝi limas kun Castellote norde kaj kun Cañada de Benatanduz sude. La loĝloko mem estas inter Tronchón oriente, Pitarque okcidente kaj Cañada de Benatanduz sude.

La loko estas en la Iberia Sistemo, ĉe la montaro de Malsupra Aragono. La loĝloko estas sur roka monteto borde de torento. Tiu kruta natura medio estas ĉe la kunfluejo de la riveroj Palomita kaj Cañada, inter la montaroj Garrucha, Carrascosa kaj Cañada kaj la montoj Mujer kaj Mochén. En la municipa teritorio estas la loĝlokoj Las Fábricas (nun senhomaj kaj gastejo) kaj Montoro de Mezquita.

Historio redakti

La konkero fare de kristanoj okazis en la 12-a jarcento kaj la zono estis donita al la Ordeno de Templanoj. Plej frua mencio estas de 1176. La unua grava dokumento de Villarluengo estis la rajtigilo Carta Puebla de 1194, havigita de Alfonso la 2-a al Gastón de la Ordeno del Santo Redentor, cele al reloĝado de la tero. En 1198, du jarojn post la morto de Alfonso la 2-a, la Ordeno del Santo Redentor dissolviĝis kaj ĉio pasis al la Templanoj. En 1197 Poncio Mariscal de la Ordeno de la Templo, havigis duan carta puebla al 20 lokanoj. La templanoj plifirmigis definitive tiujn teritoriojn, kaj dominis dum preskaŭ unu jarcento ĝis sia dissolvo en 1312.

Poste Villarluengo pasis al la Ordeno de Sankta Johano de la Hospitalanoj kaj tiu dominado pluis ĝis 1811. La tiama prospero estis tialo de atingo de 1 800 loĝantoj. En 1541 oni fondis la Konventon de la Sankta Monto, kie estis fortikaĵo en la Karlismaj militoj detruita en 1840.

En 1789 la familio Temprados kun franca helpo muntis en Villarluengo la unuan fabrikon de papero kontinua en Hispanio. Poste "Las fábricas" adaptiĝis por la tekstila produktado, ĝi ili fermiĝis en 1958. En tiu epoko funkciis ankaŭ banlokoj de termaj akvoj. Villarluengo estis la unua loĝloko de la provinco kiu havis liveron de elektro, post la provinca ĉefurbo, kaj la unua en la komarko kiu havis akvoliveradon, kaj pavimon surstrate.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Villarluengo kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 169 loĝantoj laŭlonge de la jarcento.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (ĉefe cerealoj, sed ankaŭ iom da fruktarboj, legomoj), brutobredado kaj sekva nutrindustrio (viando). Nune gravas ankaŭ kultura kaj rura turismo. Ĉefaj altiraĵoj estas preĝejo, ermitejoj, urbodomo, rigardejo, ruinoj de konvento, romia ponto, fortikaj kampardomoj, naturaj lokoj kiel la Orgenoj de Montoro ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti