Villarramiel [biljaraMJEL] estas municipo en la sudokcidento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos. La loknomo Villarramiel aludas al iama fondinto ("Villa Herramel").

Villarramiel
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34350
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 819  (2023) [+]
Loĝdenso 27 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 3′ N, 4° 55′ U (mapo)42.0425-4.9130555555556Koordinatoj: 42° 3′ N, 4° 55′ U (mapo) [+]
Alto 754 m [+]
Areo 30,26 km² (3 026 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Villarramiel (Provinco Palencio)
Villarramiel (Provinco Palencio)
DEC
Villarramiel
Villarramiel
Situo de Villarramiel
Villarramiel (Hispanio)
Villarramiel (Hispanio)
DEC
Villarramiel
Villarramiel
Situo de Villarramiel

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villarramiel [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 30,26 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 833 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 300 loĝantojn nur el la jaro 2000. Ĝi distas 37 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

Parto de la municipa teritorio estas ene de la birdoprotekta areo ZEPA nome La Nava - Campos Norte​ apartenanta al la Reto Natura 2000.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado en la 10-a jarcento. En la 15-a kaj 16-a jarcento ludis gravan rolon la industrio tekstila (prie estas kardilo en la supra duono de la blazono) kaj de ledotanado.

Dum la Milito de Komunumoj de Kastilio, la urbo aliĝis al la kastilia insurekcio pro la troa impostado. Tial post la malvenko de la komunumanoj en la Batalo de Villalar suferis ekonomiajn reprezaliojn.

En 1592 Filipo la 2-a, spite la konfirmon farita en 1581 fare de la propra reĝo ke Villarramiel estis libera, kreis la markizlandon de Frechilla kaj Villarramiel, kiun li donis al Duarte de Braganza. Li ankaŭ alpropriĝis kaj aŭkciis la municipajn havaĵojn. Poste, lia filo Filipo la 3-a devis redoni tion, ĉar la loĝloko venkis en jura proceso.

Iam estis murego kaj pordegoj, el kio restas nenio.

En 1776 okazis tragedio kiam kolapsis la turo el ŝtono de la preĝejo de Sankta Mikaelo pro kio mortis pli ol cent lokanoj.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la novklasika preĝejo de Sankta Mikaelo (rekonstruita), la preĝejo de Sankta Maria (kun mikso de stiloj), la ermitejo, domegoj, 16 kolombejoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti