Villasayas

municipo en Hispanio

Villasayas [biljaSAĝas] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, en la sudo de la provinco Sorio kaj komarko Komarko de Almazán en la sudcentro de la provinco, atribuita foje ankaŭ al pli sudorienta komarko Tierra de Medinaceli.

Villasayas
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 42214
Demografio
Loĝantaro 65  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 21′ N, 2° 37′ U (mapo)41.3525-2.6105555555556Koordinatoj: 41° 21′ N, 2° 37′ U (mapo) [+]
Alto 1 027 m [+]
Areo 61,76 km² (6 176 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villasayas (Provinco Sorio)
Villasayas (Provinco Sorio)
DEC
Villasayas
Villasayas
Situo de Villasayas
Villasayas (Hispanio)
Villasayas (Hispanio)
DEC
Villasayas
Villasayas
Situo de Villasayas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villasayas [+]
vdr

Geografio redakti

 
Komarko de Almazán en la sudcentro de la provinco Sorio.
 
Loko de Villasayas en la provinco Sorio.
 
Preĝejo de Villasayas.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 61,76 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 66 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis pli ol 400 loĝantojn el la 1910-aj jaroj.

Ĝi distas 55 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Kaj limas kun Fuentegelmes, Pinilla, Ontalvílla, Cobertelada, Barahona, Sauquillo kaj Jodra de Cardos. Ĝi enhavas la loĝlokojn Fuentegelmes kaj Villasayas.

En la teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la jenaj lokoj:

  • Loko de Komunuma Intereso konata kiel Altos de Barahona, okupanta 3981 hektarojn, nome 65 % de la teritorio.​
  • Bidoprotekta Areo ZEPA konata kiel Altos de Barahona, okupanta 3068 hektarojn, nome 50% de la teritorio.​

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.

Fine de la 20-a jarcento la teritorio de la municipo pliiĝis ĉar ĝi aligis Fuentegelmes.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejoj, ermitejoj kaj restaĵoj de fortikaĵo en Fuentegelmes.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti