Villaumbrales [biljaumBRAles] estas municipo en la sudo de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos. La loknomo Villaumbrales estas komprenebla etimologie kiel aludo al iama loĝanto.

Villaumbrales
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34192
Demografio
Loĝantaro 643  (2023) [+]
Loĝdenso 15 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 5′ N, 4° 37′ U (mapo)42.088888888889-4.6130555555556Koordinatoj: 42° 5′ N, 4° 37′ U (mapo) [+]
Alto 735 m [+]
Areo 42 km² (4 200 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Villaumbrales (Provinco Palencio)
Villaumbrales (Provinco Palencio)
DEC
Villaumbrales
Villaumbrales
Situo de Villaumbrales
Villaumbrales (Hispanio)
Villaumbrales (Hispanio)
DEC
Villaumbrales
Villaumbrales
Situo de Villaumbrales

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villaumbrales [+]
vdr

Geografio redakti

 
Urbodomo.
 
Preĝejo de Sankta Johano.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 42,06 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 653 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 270 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 12 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La municipa teritorio inkludas la submunicipon Cascón de la Nava. Ĝis la 20-a jarcento, Villaumbrales apartenis al la kvin loĝlokoj kun bordo al la Lago de la Nava de Fuentes, konata ankaŭ kiel Mar de Campos, kiu estis sekigita en la 1960-aj jaroj, kaj ekremalsekigita parte ekde 1990. La municipa teritorion limas kun la municipoj Becerril de Campos, Husillos, Grijota kaj Villamartín de Campos.

Historio redakti

Estas restaĵoj de antaŭromia (ferepoko) kaj de romia setlado. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

En 1210 la reĝo Alfonso la 8-a donis tiun lokon al sia bak-kuiristo Fernando Sánchez kiu donis ĝin al la eklezio de Toledo en 1215, donaco konfirmita en 1218 fare de Fernando la 3-a al la episkopo de Toledo Don Rodrigo. Jam en 1335 la ĉefepiskopo de Toledo donis la senjorlandon de Villaumbrales al Doña Leonor de Guzmán favoritulino de Alfonso la 11-a, kaj tuj poste revenis al la ĉefepiskopo. En la 16-a jarcento en tempo de Filipo la 2-a ĝi iĝis reĝa posedo kiu poste aĉetis sian suverenecon.

En 1520, kun la lokoj Grijota, Villamartín de Campos kaj Mazariegos kuniĝis por lukti en la [Milito de Komunumoj de Kastilio]]. Meze de la 18-a jarcento ĝi estis denove reĝa posedo.

Villaumbrales estis elektita por la ĉefa boatkonstruejo de la Kanalo de Kastilio, kio helpis la disvolvigon de la loko, kiel komplemento al la agrikulturo kaj brutobredado.

La Lago de la Nava de Fuentes estis en tereno kiu apartenis al la jenaj loĝlokoj: Grijota, Villaumbrales, Becerril de Campos, Villamartín de Campos kaj Mazariegos, kun alia zono konata kiel Cabritones apartenanta al Fuentes de Nava; meze de la 20-a jarcento oni realigis planon por la sekigo de la areo por havigi kultivejojn kaj konstrui novan loĝlokon Cascón de la Nava por elpelitoj pro la inundo de terenoj de la Akvorezervejo de Riaño.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo de Sankta Johano, la muzeo de la Kanalo de Kastilio ties boatoj, la Turo de San Pelayo (kiel restaĵo de iama preĝejo), la ermitejo, distrejo-rigardejo, kolombejoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti