Vilma Egresi [egreŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Egresi Vilma estis hungara kajakisto, olimpiano. Ŝia geedziĝa nomo estis Hecker Gerhartné.

Vilma Egresi
Persona informo
Naskiĝo 7-an de majo 1936 (1936-05-07)
en Budapeŝto
Morto 7-an de januaro 1979 (1979-01-07) (42-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Gerhart Hecker
Okupo
Okupo kajakisto
vdr

Vilma Egresi[1] naskiĝis la 7-an de majo 1936 en Budapeŝto, ŝi mortis la 7-an de januaro 1979 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Vilma Egresi ekde 1953 estis kajakisto sur Danubo en signifaj ĉefurbaj sportkluboj. Ŝi estis hungara ĉampiono 17-foje inter 1955-1961, dum ŝi apartenis al la hungara nacia teamo inter 1954-1961. Ŝi estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1960 kun bronza medalo duope en distanco 500 m, krome en mondĉampionumo ŝi estis la dua en 1954 same duope kune kun Valéria Lieszkovszky. Depost sia aktiva sporta kariero ŝi estis membro de la hungara olimpika komisiono.

Fontoj redakti

Referencoj redakti