Vintl

komunumo de Italio

Vintl - por kiu aldona itallingva nomo Vandoies estis elektita dum la unua duono de la 20-a jarcento - estas komunumo de Italio. Ĝi troviĝas en la sume plejparte germanlingva norda landoparto Aŭtonoma Provinco Sudtirolo, kiu post la Unua Mondmilito forpreniĝis de Aŭstrio kaj la norda parto de la kultura regiono Tirolo, kaj doniĝis al Italio. Fine de 2023 en la komunumo vivis 3 317 loĝantoj. Najbaras la komunumoj Kiens, Mühlbach, Rodeneck, Mühlwald, Terenten kaj Pfitsch.

Vintl
(Vandoies)
Vintl
komunumo de Italio Redakti la valoron en Wikidata vd
Ŝtato  Italio
Regiono Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo
Provinco BZ Bolzano
Geografia situo 46° 49′ N, 11° 44′ O (mapo)46.81666666666711.733333333333Koordinatoj: 46° 49′ N, 11° 44′ O (mapo)
Alto super marnivelo 755 [+] m
Areo 110 km²
Loĝantaro 3317 (2023)
Loĝdenso 30 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Niedervintl, Obervintl, Pfunders kaj Weitental
Najbaraj komunumoj Kiens, Mühlbach, Rodeneck, Mühlwald, Terenten kaj Pfitsch
Patrono la anunciacio
Festa tago 25-a de marto
Nomo de loĝantoj Vintler (germane)
Poŝtkodo 39030
Imposta kodo L660
Kodo laŭ ISTAT 021110
Telefona prefikso 0472
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo

Map

vdr

Lingva distribuo

redakti

La plejmulto de la loĝantoj (98,5%) parolas la germanan kiel denaska lingvo, 1% parolas denaske la italan kaj 0,5% la ladinan.

Eksteraj ligiloj

redakti